Saltu al enhavo

Àngel Guimerà

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Àngel Guimerà
Image
Persona informo
Àngel Guimerà i Jorge
Naskiĝo 6-an de majo 1845 (1845-05-06)
en Santa Cruz de Tenerife
Morto 18-an de julio 1924 (1924-07-18) (79-jaraĝa)
en Barcelono
Tombo tombejo Montjuic, via Sant Josep 3, hipogeu bizantí A, número 9 41° 21′ 11″ Nordo 2° 09′ 09″ Oriento / 41.352978 °N, 2.152542 °O / 41.352978; 2.152542 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj kataluna • hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Àngel Guimerà
Memorigilo Àngel Guimerà
Profesio
Okupo verkisto • politikisto • poeto • dramaturgo • scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Terra baixa ❦
Maria Rosa ❦
La Filla del Mar ❦
En Pólvora ❦
Sol, solet... ❦
Sea & Sky vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
v • d • r

Àngel GUIMERÀ Jorge​ (Santa Cruz de Tenerife, 6a de majo 1845 - Barcelono, 18a de julio 1924) estis hispana kaj kataluna verkisto, poeto kaj dramaturgo, kaj ĉefa gravulo de la movado Renaixença aŭ «renaskiĝo» de la kataluna literatura fine de la 19-a jarcento. Li kunigis elementojn de la romantismo kun tiuj de ĉefaj elementoj de realismo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Guimerá estis filo de kataluna patro, Agustín Guimerá Fonts, kaj de kanaria patrino, Margarita Jorge Castellano. En 1853 li translokiĝis kun sia patrino al Barcelono, kaj en 1854 al El Vendrell kun siaj gepatroj. Ekde tiam li vivis inter tiu loĝloko kaj Barcelono, dum ricevis formalan edukon en la hispana kaj kun amikoj en la kataluna lingvo. Li ekkarieris kiel poeto, sed famiĝis kiel dramaturgo eĉ poezie. Tre grava verko estis Mar y Cel (1888).

María Rosa (1894) kaj Terra baixa («Tierra baja», 1897) estis tradukitaj al diversaj lingvoj kaj premieris ege sukcese en diversaj urboj. Tiukadre, liaj verkoj estis adaptitaj al kino jam komence de la 20-a jarcento, kiam oni filmis en kastilia Tierra baja (1907), María Rosa (1908), Mar y cielo (1910) kaj La reina joven (1916). Terra baixa iĝis filmoj de muta kino en Argentino, Usono kaj Germanio, kie en 1940 Leni Riefenstahl reĝisoris Tiefland pri lia samnoma opero, premierita en 1953.

En la 1890-aj jaroj li estis gravulo de la katalunisma kultura movado. Li estis ofte proponita por la Nobel Premio de Literaturo, sed malsukcese.

Image
Eldono de Mar y Cel (1896)
Image
Karikaturigita en la kovrilpaĝo de verko de alia aŭtoro

- Unua etapo:

  • Gala Placidia (1879)
  • Lo Fill del Rey (1886)
  • Mar y Cel (1888)
  • L'Ateneu (1889)
  • Rey y monjo (1890)

- Dua etapo:

  • La Boja (1890)
  • L'Ánima morta (1892)
  • Jesús de Nazaret (1894)
  • María-Rosa (1894)
  • La festa del blat (1896)
  • Tierra baja (1897)
  • Mosén Joanot (1898)
  • La filla del mar (1900)

- Tria etapo:

  • L'aranya (1907)
  • La Santa Espina (1907)
  • La reina vella (1909)
  • La reina jove (1911)