Saltu al enhavo

Alfaguara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfaguara
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco oktobro 1964 vd
Landoj Hispanio vd
Sidejo Madrido
Fondintoj Jesús Huarte Beaumont • Camilo José Cela vd
Posedata de Penguin Random House Grupo Editorial vd
Image
Image
v • d • r

Alfaguara estas hispanlingva eldonejo, kiu servas merkatojn en Hispanameriko, Hispanio kaj Usono. Ĝin fondis la hispana verkisto kaj Nobel-premiito Camilo José Cela.[1] Ili publikigas hispanlingvan literaturon en ĉirkaŭ dudek landoj kaj premias per la Premio Alfaguara de Novela.[2]

Alfaguara Infantil kaj Alfaguara Juvenil eldonas librojn por infanoj kaj junuloj.[3]

Ĝi estis fondita en 1964 de la mecenato Jesús Huarte Beaumont [4] kaj la verkisto Camilo José Cela, kie ĝi publikigis kelkajn el liaj verkoj kaj tiujn de multaj aliaj tiamaj verkistoj. En 1980, la eldonejo estis akirita de la Grupo Santillana . Ekde tiam, ĝi estas gvida eldonisto de porinfana kaj juna plenkreska literaturo, publikigis verkintojn kiel ekzemple Jordi Sierra i Fabra, Alfredo Gómez Cerdá, Laura Gallego García, Elvira Lindo, Fernando Lalana, Concha López Narváez, Joan Manuel Gisbert, César Fernández García, José María Latorre, Vicente Ramos Pérez, kaj aliaj.

En 2000, la Santillana Grupo estis integrita en la Prisa Grupon, amaskomunikilan grupon en la hispanaj kaj portugallingvaj merkatoj.

En 2013, la financaj problemoj de la Prisa Grupo, kies ŝuldo proksimiĝis al 3,2 miliardoj da eŭroj, devigis la vendon de Alfaguara al la Penguin Random House grupo por 72 milionoj da eŭroj. Tiel, eldonejo fokusita sur la hispanlingva mondo kuniĝis kun alia fokusita sur nuntempa nordamerika literaturo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Díaz de Quijano, Fernando, "El centenario de Camilo José Cela conmemora al Nobel en su dimensión polifacética", 23 February 2016. (hispane)
  2. ↑ Premio Alfaguara. (Alfaguara Award for Novel). goodreads. Alirita 30a de Marto 2012 .
  3. ↑ Quiénes somos. Alfaguara Infantil. Arkivita el la originalo je 23 March 2012. Alirita 30 March 2012 .
  4. ↑ Gandarias, Sofia (11-an de novembro de 2024). «Ha fallecido en Madrid, Jesús Huarte Beaumont (1924-2024) un hombre importante para la historia de España». Instagram. Prenita la 17-an de novembro 2024.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]