Saltu al enhavo

Alkazaro de Segovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkazaro de Segovio
Alcázar de Segovia
Image
Image
Alkazaro
palaco
reĝa palaco
muzeo
nacia monumento de Hispanio
muzea konstruaĵo
vidindaĵo
burgo
aganto Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Herera • mudeĥara arkitekturo • gotika arkitekturo • Romaniko vd
Arkitekto Francisko de Mora • Juan de Herrera • Gaspar de Vega vd
Estiĝo 12-a jarcento
Lando Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Segovio
Adreso Pl. Reina Victoria Eugenia, s/n, 40003 Segovia
Poŝtkodo 40001
Situo
Geografia situo 40° 57′ 9″ N, 4° 7′ 57″ U (mapo)40.9525-4.1325Koordinatoj: 40° 57′ 9″ N, 4° 7′ 57″ U (mapo) [+]
Alkazaro de Segovio (Kastilio kaj Leono)
Alkazaro de Segovio (Kastilio kaj Leono)
DEC
Image
Situo de Alkazaro de Segovio
Map
Alkazaro de Segovio
Parto de Old Town of Segovia and its Aqueduct (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedata de Reĝlando de Kastilio • monarkio de Hispanio • Segovia Artillery Academy • Patronato del Real Alcázar de Segovia vd
Retejo https://www.alcazardesegovia.com/
Image
Image
v • d • r
Image
Vidaĵo de Alkazaro de Segovio ekstere de la urbo.

La Alkazaro de Segovio, en hispana Alcázar de Segovia, estas unu el la plej elstaraj monumentoj de Segovio, Hispanio, kiu stariĝas sur monteto en la kunfluejo de la riveroj Eresmo kaj Klamoro.

La alkazaro estis konstruita inter la 12-a kaj 16-a jarcentoj, multfoje restaŭrita kaj ampleksigita, eble ekde Alfonso la 10-a ĝis Filipo la 2-a. Al tiu ĉi lasta ŝuldiĝas ĝia nuna aspekto, ĝia "silueto" igas ĝin unika inter la hispanaj kasteloj.

Dum la Mezepoko, kaj pro la sekureco kaj la proksimeco al la ĉasejo, la Alkazaro konvertiĝis en unu el la plej ŝatataj rezidejoj de la Gereĝoj de Kastilio, speciale de Alfonso la 10-a. Ĝi estis multfoje loĝata kaj eĉ estis unu el la plej luksaj kastelo-palacoj en la 15-a jarcento.

En la interno, la salonoj kaj ĉambroj estis dekoraciataj lukse kaj bele fare de pentristoj kaj artistoj el mudeĥara stilo. Nuntempe ĝi gastigas muzeon kaj militistan arkivejon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]