Saltu al enhavo

Ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anseroj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ansero
Image
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anserenoj Anserinae
Genroj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
Image
Image
v • d • r
Image
Grupo de kanadaj anseroj

La ansero estas birdo apartenanta al la anserena subfamilio de la anasedoj. Ili estas grandetaj akvaj birdoj, similaj al la anasoj (kiuj estas pli malgrandaj) kaj al la cignoj (kiuj estas pli grandaj).

La plejmulto de la specoj de Eŭropo, de Azio kaj de la norda Ameriko estas migraj en sovaĝeco. Ĉiuj anseroj estas nure vegetaraj.

La anseroj metas malpli da ovoj ol la anasoj, sed ambaŭ gepatroj protektas la ovejon kaj la idojn, garantiantaj pli grandan mezan kvanton de ida supervivo.

La anseroj estis bredataj dum pluraj jarcentoj. La griza ansero (Anser anser) estas la origino de la eŭropaj bredataj anseroj, sed en Azio la cigna ansero (Anser cygnoides) ankaŭ havas longan historion.

Image

Veraj anseroj

[redakti | redakti fonton]

Genro Anser

[redakti | redakti fonton]

Genro Branta

[redakti | redakti fonton]

Genro Chen

[redakti | redakti fonton]

Neveraj anseroj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj (4) proverboj pri ansero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    „ Celi anseron, trafi aeron. ”
  • Citaĵo
    „ Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. ”
  • Citaĵo
    „ Fordoni anseron, por ricevi paseron. ”

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-16 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]