Saltu al enhavo

Bando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bando
Image
porkrima organizaĵo
Image
Image
v • d • r

Bando estas ne tre bone difinita termino por grupo de homoj, kiuj kuniras aŭ kunagas. Ofte la vorto havas malŝatan konotacion (asociadon), kaj ĝi estas uzata en ne tro pozitiva senco por rilati al socie ne akceptataj grupoj: krimula bando, terorisma bando.

Oni aplikas la vorton ankaŭ en pozitiva senco al muzikistaro: muzika bando. Tiu povas esti blovinstrumenta bando, kiu ludas ofte liberaere kaj prefere marŝmuzikon; alia formo estas muzikistaro de almenaŭ tri personoj, kiuj ludas ĵazon, rokmuzikon ktp. Etimologie, ĝi devenas de la ĝermana "band" (grupo), kiu siavice devenas de band (bendo), per kio ekzemple militista grupo distingiĝis. Kiam tiu dua signifo rilatas al la revoluciema rok-muziko de la dua duono de la 20-a jarcento, iel oni kunigas ambaŭ signifojn.

Krimbandoj estas gravaj defioj por la ordo en la plej diversaj ŝtatoj, ĉar ofte ili iĝas tiom potencaj ke ili povas superi la fortojn de la propra ŝtato aŭ ili povas kondiĉigi la politikon de tiuj, ekzemple en latinamerikaj landoj (Haitio, Salvadoro, ktp.). En pluraj landoj la agado de tiaj bandoj rilatas ĉefe al drogotrafiko, sed ne nur.

Historiaj bandoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]