Saltu al enhavo

Brownsville (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Brownsville
Image
urbo en Usono
urbego
limurbo
kantona sidejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Devizo: On the Border by the Sea
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro John Cowen Jr.
Demografio
Loĝantaro 186 738  (2020) [+]
Loĝdenso 493 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 56′ N, 97° 29′ U (mapo)25.930277777778-97.484444444444Koordinatoj: 25° 56′ N, 97° 29′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 378,856492 km² (3 788 5.6 492 ha) [+]
Image
Brownsville (Teksaso)
Brownsville (Teksaso)
DEC
Image
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Brownsville

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Brownsville, Texas [+]
Image
Image
v • d • r

Brownsville estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en kantono Cameron. La urbego estas ankaŭ limpasejo al Meksiko, romkatolika diocezo kaj universitata urbo.

Image
Situo de Brownsville en Teksaso kaj en la distrikto

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Image
Bulvardo en Brownsville

Brownsville situas sur apudmara ebenaĵo laŭ Rio Grande del Norte en la suda landparto de Usono, en la plej suda parto de Teksaso. Kontraŭ la rivero Matamoros (komunumo en Tamaulipas) etendiĝas jam en Meksiko, tial ili duope estas duobla urbo. La maro estas proksime.

En 1845 oni komencis konstrui fortikaĵon laŭ la meksika limo. En la sekva jaro meksikanoj sieĝis ĝin, dume mortis komandanto de la fortikaĵo Jacob Brown. Tial teksasanoj nomis la fortikaĵon "Fort Brown". La urbeto mem fondiĝis en 1848. En la 1860-aj jaroj la urbo estis grava kontrabandopunkto kaj ankaŭ bataloj okazis, fine oni eksplodis la fortikaĵon. En 1906 konflikto okazis inter blankuloj kaj nigruloj. En 1991 Brownsville ricevis universitaton.

Image
Vojo en Brownsville

Brownsville havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 10-34 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro. Jare pluvas po 702 mm, escepte en 2004 neĝis.

Brownsville havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al McAllen, fervoja linio kuras al Houston. Al Meksiko 3 pontoj faras kontaktojn. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Brownsville estas grava havenurbo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • muzeo de Belartoj kaj muzeo de infanoj
  • historia urbocentro kun konstruaĵoj pli ol 150 jarojn aĝaj
  • domo de framasonoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
Image
Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Brownsville plej sude