Saltu al enhavo

Charles Martial Lavigerie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Martial Lavigerie
kardinalo
Image
Image
Persona informo
Charles Martial Lavigerie
Naskonomo Charles Martial Lavigerie
Naskiĝo 31-an de oktobro 1825 (1825-10-31)
en Bajono
Morto 26-an de novembro 1892 (1892-11-26) (67-jaraĝa)
en Alĝero, Franca Alĝerio, Image Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo romkatolika diakono • katolika sacerdoto • katolika misiisto • romkatolika ĉefepiskopo • universitata instruisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
v • d • r
Image
Kardinal Lavigerie (1882)

Charles Martial (ALLEMAND-)LAVIGERIE (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1825 en Huire apud Bayonne, mortinta la 26-an de novembro 1892 en Alĝero) estis franca kardinalo kaj romkatolika ĉefepiskopo de Alĝero. Li fondis la ordenon de la Blankaj Patroj kaj pioniro en batalo kontraŭ sklaveco kaj komercado per sklavoj en Afriko.[1]

Estante filo de supera, atea doganisto li influiĝis religie per du servistinoj.[2] Li studis teologion ĉe la Porpastra seminario Sankta Sulpicio en Parizo. En la 2.6.1849 estis lia ordinacio, fare de Auguste Sibour. En 1854, Lavigerie iĝis profesoro pri eklezia historio ĉe Sorbono kaj en 1861 diplomato de la Tribunalo de la Roma Rota. En la 11.3.1863 li nomumiĝis episkopo de Nancy kaj konsekriĝis fare de kardinalo Clément Villecourt en la 22.3.1863 (kunkonsekrintoj: Gustav Adolf zu Hohenlohe-Schillingsfürst kaj François Marinelli, ambaŭ kuriaj kardinaloj). Jam en la 19.1.1867 li nomumiĝis ĉefepiskopo de Alĝero.

En 1868 li fondis la kongregacion de la Blankaj Patroj kaj jaron poste virinan branĉon Sœurs Missionnaires de Notre-Dame d’Afrique por antaŭenigi la kristanigon de Afriko. En 1872 li konsekris la bazilikon Nia kara Sinjorino de Afriko en Alĝero. En 1878 li transprenis la Preĝejon Sankta Anno en Jerusalemo por establi porsacerdotan seminarion por la katolikaj melkitoj.[3] En la konsistorio de la 27.3.1882 papa Leono la 13-a igis lin kardinala sacerdoto pri la Preĝejo Sankta Agnes antaŭ la Muroj. En la 10.11.1884 li krome fariĝis ĉefepiskopo de Kartago kaj primaso de Afriko.

En sia funkcio de fondinto de la Blankaj Patroj - kiuj havis misiejojn ĉe eostafrikaj lagoj - li alfrontiĝis rekte al kidnapado kaj komercado per sklavoj. Laŭ lia konvinko kulpis ĉefe mahometanoj pri tio. En la 1.7.1888 li faris paroladon en Parizo dum kiu li imputis al mahometanoj la plej aktivan engaĝiĝon en komercado per homoj kaj alvokis al nova krucmilito kontraŭ tiaj komercistoj.[4] Similon li instigis en la 15.8. en Bruselo rilate al Kongo. Ankaŭ en Londono li aktivis tiel kaj vere fondiĝis, reage al la multaj gazetaraj raportoj, multloke sklavecmalŝatantaj societoj.

Liaj riproĉoj estis ankaŭ konsiderataj en islamaj ŝtatoj: kelkaj tieaj intelektuloj rebatis substrekante ke sklaveco estas pli malnova ol islamo kaj ke en la Otomana Imperio la trakto de sklavoj estas pli humane ol en la eŭropaj kulturzonoj.

Lavigerie ĝenerale tre propagandis la francecon.[5] Konata estas ankaŭ lia ĉeesto ĉe la toasto de Alĝero dum akcepto de oficiroj de la franca garnizono en Alĝero en novembro 1890. Tiam Lavigerie solene deklaris la neceson ke francaj katolikoj repaciĝu kun la Tria Respubliko.[6] Antaŭe multaj katolikoj poris la monarkion. Lia papa moŝto jesis tiajn paŝojn de Lavigerie, pere de la encikliko Au milieu des sollicitudes (februaro 1892).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Felix Klein: Le cardinal Lavigerie et ses œuvres d’Afrique, Paris 1890
  • Ludovic de Colleville: Le Cardinal Lavigerie, 1905
  • Heinz Gstrein: Der Karawanenkardinal. Charles Lavigerie, Kardinalerzbischof von Algier und Carthago, Primas von Afrika sowie Gründer der Weissen Väter, St. Gabriel, Mödling 1982
  • Joseph Perrier: Vent d'Avenir – Le cardinal Lavigerie (1825–1892), Karthala, Paris 1992, ISBN 2-86537-359-2
  • François Renault: Le Cardinal Lavigerie, 1825–1892. L'Église, l'Afrique et la France, Fayard, Paris 1992, ISBN 2-213-02898-2

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ François Renault: Le Cardinal Lavigerie, 1825–1892. L'Église, l’Afrique et la France, Fayard, Paris 1992, ĉapitro "La traite des esclaves: Jeter un grand cri", p. 554–580
  2. ↑ Alfons Bellesheim: "Charles Cardinal Lavigerie, Erzbischof von Karthago und Primas von Afrika (1825–1892)" - ĉe: Der Katholik. Zeitschrift für katholische Wissenschaft und kirchliches Leben, 27-a jarkol. (1897), p. 250
  3. ↑ Fridolin Rauscher: "Lavigerie, Charles-Martial-Allemand" - ĉe: LThK, dua eldono, vol. 6, kol. 842
  4. ↑ François Renault: Le Cardinal Lavigerie, 1825–1892. L'Église, l'Afrique et la France, Fayard, Paris 1992, p. 554–556
  5. ↑ Karl Josef Rivinius: "Lavigerie, Charles Martial Allemand" - ĉe: LThK, tria eldono, vol. 6, kol. 694
  6. ↑ Horst Gründer: "Lavigerie, Charles Martial Allemand" - ĉe: RGG, kvara eldono, vol. 5, kol. 124