Saltu al enhavo

Cynthia Barzuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cynthia Barzuna
Persona informo
Image
Image
v • d • r
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cynthia BARZUNA Gutiérrez (prononcu [ˈsintja βarˈsuna ɣuˈtjeres], proksimume SINtja barSUna guTJEres; Sanjoseo, 16-a de marto 1975) estas kostarika naturkonservisto, politikisto, kaj advokato. Ŝi oficis kiel vicministro pri akvo kaj maroj en la Ministerio pri Medio kaj Energio de 2021 ĝis 2022 kaj estas la direktoro de la Koalicio Mara Agado 2030 de la Instituto pri Mondaj Rimedoj.

En 2019, dum la prezida mandato de Carlos Alvarado, Barzuna fariĝis ĉefsekretario de la Nacia Teknika Sekretariaro (Setena) ene de la Ministerio pri Medio kaj Energio. Ŝia administrado celis al pli moderna kaj efika traktado de dokumentoj kaj kreis ciferecan platformon por pli efike kontroli la plenumadon de mediprotektaj respondecoj.[1] Kelkaj mediprotektistoj kritikis la rolon de la privata sektoro en komisiono pri reformado de la regularo de Setena, suspektante ke ĝi provas malstriktigi protektojn.[2]

Barzuna nomumiĝis kiel vicministro pri akvo kaj maroj post la demisio de Haydée Rodríguez en 2021[3] kaj restis en la ofico ĝis la fino de la mandato de Alvarado en 2022.[4] Ŝi asertis, ke ŝia nomumo estas kontribuo al la plenumo de la iniciato 30 ĝis 30 per pliampleksigo de la maraj konservejoj ĉirkaŭ Kokosa Insulo. Tio efektiviĝis pli malfrue en la sama jaro.[5] Ŝi ankaŭ antaŭenigis la adoptadon de municipaj teritoriaj planoj, kiuj regulas la limojn inter ekonomiaj agadoj kaj naturkonservado.[6]

Post la fino de la mandato de Alvarado en 2022, Barzuna fariĝis direktoro de la Koalicio Mara Agado 2030 de la NRO Instituto pri Mondaj Rimedoj. Tiu iniciato provizas landajn registarojn per teknika kaj financa helpo en la kreo kaj efektivigo de "Daŭrigeblaj Maraj Planoj", kun celo ke ĉiuj maroj apartenantaj al lando estu daŭrigeble administrataj antaŭ 2030.[7]

Barzuna nomumiĝis kiel unu el la cent latinamerikanoj plej dediĉitaj al klimata agado en 2025 fare de la NRO Sachamama.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ CR Hoy. 2021. "Control de proyectos ambientales requerirá ahora de bitácora digital".
  2. ↑ Chacón Soto, Vinicio. 2021. "Cynthia Barzuna, secretaria general: 'En Setena no se han suavizado los controles'. Semanario Universidad.
  3. ↑ "Nombrada viceministra de Agua y Mares del MINAE".
  4. ↑
  5. ↑ Martinez, Alonso. 2025. "Cinco costarricenses resaltan en lista de 100 líderes latinos que impulsan la acción climática global". Delfino.
  6. ↑ Foro Mar de Cortés. 2024. "Costa Rica transformó su desarrollo territorial bajo liderazgo de Cynthia Barzuna".
  7. ↑
  8. ↑