Dag Johan Haugerud
| Dag Johan Haugerud | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 30-an de decembro 1964 (61-jaraĝa) en Eidsberg | ||||
| Lingvoj | norvega vd | ||||
| Ŝtataneco | Norvegio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmreĝisoro • bibliotekisto • aktoro • scenaristo • filmmuntisto • verkisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dag Johan HAUGERUD (naskiĝis la 30-an de decembro 1964 en Eidsberg) estas norvega kinoreĝisoro, scenaristo, romanverkisto kaj bibliotekisto.[1]
Li estas plej konata internacie pro sia filmtrilogio Sekso, Revoj kaj Amo el 2024 pri sekseco kaj identeco inter modernaj homoj en Oslo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Dag Johan Haugerud komencis sian filmkarieron fine de la 1990-aj jaroj per la 4-minuta mallonga filmo 16 levende klisjeer (1998). Li gajnis multajn premiojn en Skandinavio pro siaj plenlongaj filmoj How You See Me (2012), Barn (2019), kaj Oslo Stories: Longing (2024). Linging estis la unua parto de trilogio pri sekseco, deziroj kaj revoj en nuntempa Oslo. La du postaj partoj, Dreams (Revoj) kaj Love (Amo) (ambaŭ en 2024), estis invititaj al la ĉefaj konkursoj de la Berlina kaj Venecia Filmfestivaloj. Pro Dreams (Revoj), Haugerud gajnis la Oran Urson, la ĉefpremion ĉe la Berlinale en februaro 2025.[2] Tio estis la unua fojo, kiam norvega filmo gajnis tiun premion.[3] En la sama jaro, li estis elektita kiel prezidanto de la ĵurio por la sendependa flanka filmo Giornate degli Autori ĉe la 82-a Venecia Filmfestivalo.
Paralele al lia filmkariero, Haugerud publikigis la romanojn Noe med natur (1999), Den som er veldig sterk, må også være veldig snill (2002), Hva jeg betyr (2011) kaj Enkle atonale stykker for barn (2016). Li ankaŭ estas dungita kiel bibliotekisto ĉe la Norvega Akademio de Muziko en Oslo.
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 2005: Thomas Hylland Eriksen kaj historioj de origamijenta
- 2006: Trøbbel
- 2012: Kiel vi vidas min (Som du ser meg)
- 2014: Det er meg du volo ha
- 2019: Garbejo
- 2020: Lyset de sjokoladefabrikken
- 2024: Rakontoj de Oslo: Sopiro (Sekso)
- 2024: Oslo-Rakontoj: Sonĝoj (Drømmer)
- 2024: Oslo-Rakontoj: Amo (Kjærlighet)
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- 1999: Noe med natur, Tiden forlag
- 2002: Den som er veldig sterk, må også være veldig snill, Tiden forlag
- 2011: Hva jeg betyr, Oktober forlag
- 2016: Enkle atonale stykker for barn, Oktober forlag
- 2025: Sjelesorg, Oktober forlag
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ “Dag Johan Haugerud”, Store norske leksikon.
- ↑ . Berlin Film Festival: Norwegian Film 'Dreams (Sex Love)' Wins Golden Bear, Andrew Scott & Rose Byrne Take Acting Honors — Full List (en-US) (22 February 2025). Alirita 22 February 2025 .
- ↑ Hjetland, Geir Bjarte, "Her jublar vinnarane for historisk norsk filmpris", NRK, 22 February 2025. (norvege)

