Saltu al enhavo

David Teniers la pli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Teniers la pli juna
Portreto de David Teniersfar de Philip Fruytiers, 1655
Portreto de David Teniers
far de Philip Fruytiers, 1655
Image
Persona informo
David Teniers de Jonge
David Teniers II
Naskiĝo 30-an de novembro 1609 (1609-11-30)
en Antverpeno, duklando Brabanto, Image Hispana Nederlando
Morto 25-an de aprilo 1690 (1690-04-25) (80-jaraĝa)
en Bruselo, duklando Brabanto, Image Hispana Nederlando
Etno Flandroj vd
Lingvoj nederlanda • latina vd
Ŝtataneco Habsburga Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo David Teniers la pli juna
Familio
Dinastio Brueghel vd
Patro David Teniers la pli aĝa Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Abraham Teniers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna Brueghel (en) Traduki (1636–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj David Teniers III (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Juliaan Teniers (en) Traduki (onklo)
Jan Brueghel la pliaĝa (edzina bopatro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo • konstrua desegnisto • grafikartisto • presgravuristo • miniaturisto • vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado • arkitekturo vd
Aktiva en Antverpeno • Bruselo • Brusela Ĉefurba Regiono • Londono vd
Verkado
Verkoj The Fat Kitchen ❦
The Alchemist ❦
Country Inn ❦
Yard of a Peasant House ❦
Archduke Leopold Wilhelm in his Gallery vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
v • d • r
Image
Fumantoj en interno, ĉ. 1637, oleo sur panelo
Image
"La Bildkolekto de arkiduko Leopoldo" . Teniers mem povas esti vidita en la centro de la bildo, tenante sian ĉapelon.
Image
Kamparanoj ludanta kartojn en interno, inter 1630 kaj 1645, oleo sur kupro
Image
Sankta Antonio abato ([2], verko de David Teniers la pli juna, 1633-1667.

David TENIERS (La pli juna; la 15an‏ de decembro 1610 - la 25-an de aprilo 1690) estis flandra pentristo.

Li naskiĝis en Antverpeno de la flandra pentristo David Teniers la pli aĝa, kiu estis lernanto de la fama pentristo Petro Paŭlo Rubens. En 1632 Teniers estis akceptita kiel membro de la Societo de Artistoj nomita laŭ Sankta Luko en Antverpeno. En 1637 li geedziĝis kun Anne Bruegel, la nepino de la fama flandra pentristo Pieter Bruegel la pliaĝa.

Teniers estis ĉefe influita de la pentraĵoj de la nederlanda pentristo Adriaen Brouwer kiu mortis en 1638. En 1644 li estis elektita fare de la Antverpena urbodelegitaro por funkcii kiel la estro de la Societo de Artistoj de Sankta Luko. En 1648 li translokiĝis al Bruselo kaj funkciis kiel la kortega pentristo de Arkiduko Leopold Wilhelm, kiu estis la guberniestro de la Malaltaj Landoj nome de Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio. La arkiduko, kiu estis fervora artamanto, dungis Teniers kiel la kuratoron de sia bildkolekto. En tiu kapacito, Taniers aĉetis valorajn bildojn por sia dunganto, inkluzive de bildoj de italaj pentristoj (plejparte de Venecio en la 16-a jarcento). Post kiam Leopoldo Vilhelmo revenis al Vieno, Teniers iĝis la protektito kaj tutoro de la nova guberniestro, Don Juan, kiu estis la filo de Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio.

En 1656 lia edzino mortis, kaj Teniers geedziĝis kun Isabella de Fren, filino de la sekretario de la Konsilio de la Duklando Brabanto (kiu inkludis Antverpenon kaj Bruselon). Teniers faris sian plej bonan por ricevi kavaliraron de la Reĝo de Hispanio (kiel Peter Paul Rubens kaj Antoon van Dyck ricevis antaŭ li). Reĝo Felipe IV kondiĉigis tion ĉesante vendi bildojn, kondiĉon kiun Teniers estis nekapabla renkonti.

Teniers fondis la Akademion de Arto en Antverpeno, kiu akiris la statuson de ŝtata akademio en 1663. Dum lia kariero Teniers pentris pli ol 900 bildojn. Ĉirkaŭ 200 el ili estas nuntempe elmontritaj en muzeoj ĉie en Eŭropo. En siaj lastaj dek jaroj, li ĉefe okupiĝis pri fotokomerco. Li mortis en Bruselo en 1690.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]