David Tennant
Aspekto
David John TENNANT (naskiĝis la 18an de aprilo 1971 laŭ la familia nomo McDONALD) estas skota aktoro. Li estas plej bone konata pro siaj roloj kiel la 10a Doktoro en la BBC-a sciencfikcia TV-serio Doktoro Kiu (2005–2010), Giacomo Casanova en la BBC-a komedia-drama felietono Casanova (2005), la titola princo en la adapto de Hamleto de la Reĝa Shakespeara Kompanio (2009), Barty Crouch Jr. en la fantazia filmo Hari Poter kaj la Pokalo de Fajro (2005), Inspektoro Alec Hardy en la ITV-a krimo-serio Broadchurch (2013–2017), Kilgrave en la Netflix-a superhera serio Jessica Jones (2015–2019) kaj kiel li mem en la enŝlosa komedio Staged (2020–2021).

