Saltu al enhavo

Deponejo (programara)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En komputado, deponejo[1] estas TTT-ejo, aŭ retejo en alia komputila reto, disponiganta diversan programaron aŭ aliajn datumojn. Kutime la datumoj havas formon de dosieroj (kiuj povas esti programaraj pakaĵoj), disponeblaj por plua propagado tra la reto.

Ekzistas deponejoj por programoj verkitaj en iu programlingvo (ekz‑e CPAN por Perl), aŭ destinitaj por iu komputila sistemo. Multaj operaciumoj — interalie pliparto da distribuaĵoj Linuksaj — havas siajn oficialajn deponejojn (kio ne malebligas instali programojn el aliaj fontoj). Multaj deponejoj disponigas programojn senpage, sed multaj firmaoj postulas pagon aŭ abonon por ebligi uzon de ilia deponejo.

Programaraj deponejoj kutime estas aranĝataj surbaze de sia versitena sistemo, ekz‑e GitHub.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]