Digresio
Digresio estas skribe aŭ parole, provizora dekliniĝo el la ĉefa temo aŭ argumento.[1] La vorto devenas de la latina digressio, -onis, apartiĝi, en greka: «παρέκβασις (parékbasis)», Temas pri vortfiguro kaj rakonta tekniko kiu konsistas en tempa aŭ tema ŝanĝo for de la ĉefa fadeno de la rakonto, kaj pli ĝenerale de diskurso, por alvoko al paralela fadeno por permesi interveni la rakontiston aŭ la aŭtoron (epifrazo de latina literaturo, kaj parabazo en teatro) kies efiko estas rompi la fadenon de la parolado per intencita temŝanĝo. Ĝi estis konsiderita neutila ornamaĵo fare de la retoriko de Antikveco, sed la digresio estas tamen sukcesa rakontotekniko. Ĝi ebligas vastigi la rakonton, paŭzi, distri aŭ ironii, kaj finfine, trudi komentarion de la aŭtoro.
En literaturo esence funkciis por la satiroj ekzemple de la 18-a jarcento, kiel en “A Tale of a Tub” de Jonathan Swift, The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman de Laurence Sterne. Benito Pérez Galdós uzis ĝin dum la 18-a jarcento. En la 20-a jarcento oni asociis ĝin kun postmodernisma fikcio por apartigi la leganton for de la fikcia rakonto kaj krei ludemon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ross Chambers, Literature. University of Nebraska Press, 1999.
- Maurice Laugaa, 'le théâtre de la digression dans le discours classique' en Semiotica IV, 1971.
- Randa Sabry, Stratégies discursives, Editions de E.H.E.S.S., Paris, 1992.
- Christine Montalbetti & Nathalie Piegay-Gros, la digression dans le récit, Bertrand-Lacoste, Paris, 1994.
- Pierre Bayard, Hors-sujet: Proust et la digression, Editions de Minuit, Paris, 1996.