Saltu al enhavo

Doubleday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doubleday
Image
libroeldonejo
eldonejo
presfirmao
entrepreno Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1897 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Frank Nelson Doubleday • Samuel McClure vd
Sidejo Nov-Jorko
Lando Usono • Unuiĝinta Reĝlando
Posedata de Knopf Doubleday Publishing Group vd
TTT Oficiala retejo
Image
Image
v • d • r

Doubleday estas konsiderata unu el la plej grandaj eldonejoj de la mondo. Ĝian historion formis la familio Doubleday dum preskaŭ jarcento ĝis ĝi estis akirita de Bertelsmann AG en 1986.

La usona eldonejo estis fondita en 1897 de Frank Nelson Doubleday kaj Samuel McClure kiel la kompanio Doubleday & McClure. Bob, Son of Battle ("Robĉjo, filo de batalo") de Alfred Ollivant estis la unua libro publikigita, aperante en 1898; ĝin sekvis en la sama jaro The Days Work ("La taga laboro") de Rudyard Kipling.

La eldonisto Doubleday unue vizitis la verkiston Kipling la 30-an de novembro 1895; dum Doubleday kaj McClure baldaŭ disiĝis, Kipling - unu el la plej vaste legataj anglalingvaj aŭtoroj de sia tempo - restis ĉe la eldonejo. The Day's Work estis la unua granda sukceso de la kompanio.

Kvankam la partnereco kun McClure estis dissolvita la 31-an de decembro 1899, kunfandiĝo la 1-an de januaro 1900 kun Walter Hines Page — socia reformisto kaj redaktoro de la monata gazeto The Atlantic Monthly — kondukis al la formado de la nova eldonejo kaj pavimis la vojon por daŭra sukceso. Aldone al Rudyard Kipling, la kompanio interalie publikigis verkojn de Joseph Conrad, Arthur Conan Doyle, Edna Ferber, O. Henry (pseŭdonimo de William Sydney Porter), T. E. Lawrence, Sinclair Lewis kaj Booth Tarkington.

En 1921, Doubleday akiris plimulton de la brita eldonejo William Heinemann, kaj en 1927, ĝi aĉetis la kompanion George H. Doran; la firmao poste estis renomita Doubleday, Doran kaj kompanianoj, fariĝante la plej granda eldonejo en la anglalingva mondo tiutempe. Ekde 1946, la kompanio funkciis kiel Doubleday kaj kompanianoj.

En 1980, sub sia prezidanto Nelson Doubleday la pli juna, nepo de la fondinto, la kompanio aĉetis la renoman basbalan teamon New York Mets je prezo de 21.1 milionoj da dolaroj; en 1986, Doubleday Jr. kaj Fred Wilpon reaĉetis la teamon New York Mets de la eldonejo por 100 milionoj da dolaroj — rekorda prezo tiutempe. En 1986, Nelson Doubleday Jr. vendis la eldonejon al Bertelsmann AG por laŭdire 500 milionoj da dolaroj, kaj en 2002, li vendis siajn akciojn de la teamo New York Mets al Wilpon.

Ekde 2013, Doubleday estas parto de la eldoneja konzerno Penguin Random House.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]