Saltu al enhavo

Ernst Brotuff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Brotuff
Persona informo
Naskiĝo 1497
en Merseburg
Morto ĉ. 1565
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo historiisto • advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
v • d • r

Ernst BROTUFF (latinigite Ernestus Brotufius; naskiĝinta en 1497 je Merseburg, mortinta verŝajne samloke en la jaro 1565) estis germana juristo kaj historiisto.

Lia unua deĵoro estis sekretaria ĉe la benediktana Monaĥejo Sankta Petro je Merseburg. Ne klaras kie li estis estinta lernanto kaj kie li studis jursciencojn. En 1525 li iĝis konsilisto kaj advokato de la klostro. Post forpaso de la tiea abato Mauritius en 1543 kaj konfesi-ŝanĝo, Brotuff iĝis sindiko de la urbo Merseburg.

En 1550 princo-elektisto Maŭrico de Saksio nomumis lin administranto de la ĵus fondita lernejo Landesschule Pforta. Li nur havis du antaŭulojn. Post du jaroj li reiris al sia naskiĝurbo por esti urbestro.

Liaj verkoj estas plenaj de eraroj. Genealogio verkita de Brotuff pri la Askanoj nur valoras pro la fakto ke la antaŭparolon de ĝi skribis Filipo Melanktono.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
Image
Genealogia und Chronica des … Hauses der Fürsten zu Anhalt
  • Chronica von den Saltz-Bornen und Erbauung der Stadt Halle; de 1554, publikigo en 1679 - je Gottfried Olearius: Halygraphia aucta et continuata, Orts- und Zeit-Beschreibung der Stadt Hall in Sachsen, Vermehret und biß an das itzt lauffende 1679 Jahr erweitert; (eld.) Halle 1679 (PDF)
  • Chronika von den Antiquiteten des Keiserlichen Stiffts der Römische Burg und Stadt Marsburg an der Salah bey Türingen. Wolrab, Bautzen 1556.
  • Historia. Gantz lustig zu lesen, von dem Tewren Kriegshelden, Hochberuempten Fuersten … Herrn Wiprecht, Marggraffen zu Lausnitz, Burggraffen zu Magdeburgk vnd Leisnick … Bärwald, Leipzig 1556.
  • Genealogia und Chronica des … Hauses der Fürsten zu Anhalt, Graffen zu Ballenstedt vnd Ascanie, Herrn zu Bernburgk und Zerbst. Berwaldt, Leipzig 1556.
  • Historia Martisburgica : Darinnen Chronica Ditmari, Bischoffs zu Marssburg, von seiner Zeit Geschichte, nemlich Käyser Henrici Aucupis, Ottonis Magni, Ottonis II., Ottonis III. und Henrici Claudi … beschrieben. Gros, Leipzig 1606 (prilaboris kaj re-eldonis Georg Hahn).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Johann Christian Schöttgen: Nachricht von Ernst Brotuffs Leben. Harpeter, Dresden 1745.
  • Art. "Brotuff, Ernst" - fare de Franz Xaver von Wegele, je: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 3 (1876), p. 365–366

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]