Saltu al enhavo

Ernst Flemming

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Flemming
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1892 (1892-12-29)
en Theißen
Morto 22-an de januaro 1967 (1967-01-22) (74-jaraĝa)
en Bad Hersfeld
Lingvoj germana
Okupo
Okupo arkitekto Redakti la valoron en Wikidata
Image
Image
v • d • r
Image
UFA-palaco je Erfurto (ĉ. 1928)
Image
Festhalo de Ilmenau
Image
restoj de la REIMAHG-fabriko apud Kahla

Ernst FLEMMING (naskiĝinta la 29-an de decembro 1892 en Theißen, mortinta la 22-an de januaro 1967 en Bad Hersfeld estis germana arĥitekto. En 1919 edzigis lin Minna Magdalene Leibing naskonta filon (Joachim Flemming).

Post trejniĝo masonista li frekventis la Konstruadlernejon erfurtan kie li finekzameniĝis sukcesege en la jaro 1912-a. Ekdeĵorinte en 1916 en buroo por porflugmaŝina domkonstruado en Nohra li fariĝis en 1919 armea konstrusekretario. De 1921 li liberprofesiulis arĥitekte kun propra buroo en Vajmaro. Baldaŭ li tie famiĝis kaj laboris i.a. por la en 1924 fondita societo Gemeinnütziger Beamten-Bauverein (nun: GWG Weimar). Sed eĉ el Hesujo kaj Saksujo venis mendojn.

Flemming iĝis distriktestro en la ligo Kampfbund Deutscher Architekten und Ingenieure (apero en 1931); li nigrigis la kolegon kaj profesoron altlernejan Fritz Norkauer antaŭ ŝtataj turingujaj aŭtoritatoj pro nekorekta duobla salajriĝo. Sed la altlerneja rektoro Paul Schultze-Naumburg defendis Norkauer: laŭ li Norkauer, kiel ne-oficisto, ja rajtu ankaŭ eksteruniversitate agadi, ankaŭ por praktikado kaj implicita plukleriĝo.[1] En la 1.5.1933 Flemming iĝis membro de NSDAP (partimebreca n-ro 2.196.349).[2][3] En 1935 oni komisiis lin plani kaj realigi distriktan domon je Schwanseestraße. En 1936 Ilmenau mendis ĉe li la starigon de la Festohalo. En 1942 li estis planinta ne tute milon da konstruaĵoj, el kiuj du trionoj troviĝis ekstere de Vajmaro. Eĉ dummilite li dungis ĉ. 30 personojn, i.a. la arĥitektojn Josef Kaiser kaj Georg Schirrmeister. En aprilo 1944 Fritz Sauckel kaj Otto Demme volis ke li planu subterajn halojn de la armilfabriko REIHMAHG apud Kahla kaj loĝbarakojn por punlaboristoj. Sekve malfermiĝis la dua buroo (krom la vajmara je strato Frauentorstraße) rekte je la monto Walpersberg apud Kahla. De la naziisma ligo Deutsche Arbeitsfront li estis ricevinta la premion Gaudiplom.

En 1947 Flemming transloĝiĝis al Bad Hersfeld, kie li estis municipa ĉefkonstruisto ĝis 1950. Poste li denove liberprofesiulis kaj aktivis ankaŭ en la re-konstruo de la grandurbo Kaselo.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 1924: kinejo Zentral-Palast en Vajmaro (Hummelstraße 2a
  • 1924–1929: ĝardenurba setlejo Großmutterleite en Vajmaro[4]
  • 1926–1933: pligrandigo de Haus am Horn, por Franz A. Kühn
  • 1928–1929: domo por la banko Deutsche Hypothekenbank Meiningen en Vajmaro (Coudraystraße 13)
  • 1929–1931: Feniksa Domo en Erfurto, kun kinejego
  • 1935–1937: domo por la Distrikto Weimar (Schwanseestraße 17; nun uzata de la municipa administrado)[5]
  • 1936–1937: dua domo de la fondaĵo Emmy Göring en Vajmaro (Tiefurter Allee 37)
  • 1937–1938: Festhalo de Ilmenau kun parkgastejo (Ilmenau, Naumannstraße 22)
  • 1944: armilproduktejo REIMAHG je Walpersberg (proksime de Kahla)
  • 1953–1954: kinejo Gloria-Filmtheater en Kaselo (Friedrich-Ebert-Straße 3)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Karina Loos: Die Inszenierung der Stadt. Planen und Bauen im Nationalsozialismus in Weimar, Bauhaus-Universität, Weimar 2000 (disertacio)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Norbert Korrek: Vom Heimatschutz-Appell zum baŭkünstlerischen Vermächtnis. Zur Architekturlehre an der Weimarer Hochschule unter Paul-Schultze Naumburg, prelego en decembro 2015 okaze de kolokvo ĉe la vajmara Bauhaus-universitato
  2. ↑ Bundesarchiv R 9361-IX KARTEI/9100893
  3. ↑ "Gustav Ernst Flemming, Architekt der REIMAHG" - ĉe: Orlamünder Nachrichten, 3/2020
  4. ↑ GWG Weimar
  5. ↑ Lernort Weimar