Saltu al enhavo

Fenil-etanol-amino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
β-Fenil-etanolamino
Image
Plata kemia strukturo de la
β-Fenil-etanolamino
Image
Tridimensia kemia strukturo de la
β-Fenil-etanolamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Amino-fenil-etanolo
  • Hidrokso-fenetil-amino
  • 2-Amino-1-fenil-etanol
Kemia formulo
C8H11NO
CAS-numero-kodo7568-93-6
ChemSpider kodo975
PubChem-kodo1000
Merck Index15,7399
Fizikaj proprecoj
Aspektopalflava viskozeca likvaĵo
Molmaso137.182 g·mol-1
Fandpunkto56.5 °C
Bolpunkto157 °C
Refrakta indico 1,5558
Ekflama temperaturo125 °C
Acideco (pKa)14.13
SolveblecoAkvo:Tute solvebla
Sekurecaj Indikoj
RiskojR36/37/38
SekurecoS26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

β-Fenil-etanolamino estas aromata amino-alkoholo, blanka solidaĵo aŭ palflava viskozeca likvaĵo, kun strukturo simila al tiuj de la sinefrino, oktopamino, tiramino, katekolamino, dopamino, norepinefrino kaj epinefrino. Tiel kiel aliaj organikaj kombinaĵoj, fenil-etanolamino estas strukture rilatita al vasta gamo da aliaj sintezaj drogoj el la grupo de la substituitaj fenetilaminoj. Fenil-etanolamino estas hipoteza neŭrotransmisiilo kaj posedas fortajn kardiovaskulajn aktivecojn kaj ankaŭ estas drogo kiu produktas vazokuntiriĝon. Fenil-etanolamino nature trovatas en pluraj besto-specioj, inklude de la homoj.

Eble, fenil-etanolamino estas pli bone konata en la areo de la bioscienco tiel kiel parto de la enzimo identigita kiel fenil-etanolamino-metil transferazo, kiu respondecas pri konvertado de la norepinefrino al epinefrino samkiel aliaj kunrilataj transformoj.

La amino-alkoloj kun strukturo simila al tiude la fenil-etanolamino distribuiĝas tra la centra kaj periferiaj nervosistemoj kaj plenumas gravajn rolojn rilate al neŭrotransmisio kaj neŭromodulado. La identigo de tiaj substancoj en la cerbo estas grava por pli bone komprenado de la neŭropsikaj malordoj.[2]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]