Saltu al enhavo

Flava polvo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Flava polvo kaŝas la sunon super Aizu-Wakamatsu, Fukuŝima (prefektujo), Japanio, la 2-an de aprilo 2007

Flava polvo aŭ flava sablo aŭ flava vento aŭ azia polvo aŭ azia sablo estas rea printempa fenomeno en nordorienta Azio devena el la ĉinaj dezertoj. Por la tieaj loĝantoj ĝi estas vera plago el sablo kaj venenaj eroj alportitaj laŭ plaĉo de la vento. Fakte ĝi alportas la ĉinan poluadon ĝis Koreio, Japanio kaj eĉ Usono. Ĝi estas atentinda minaco.