Saltu al enhavo

Flavfrunta barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavfrunta barbulo
En Arbara Rezervejo Sinharaja, Srilanko
En Arbara Rezervejo Sinharaja, Srilanko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Psilopogon
Specio: Flavfrunta barbulo P. flavifrons
Psilopogon flavifrons
(Cuvier, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Image
Aliaj Vikimediaj projektoj
Image
Image
v • d • r

La Flavfrunta barbulo aŭ Flavafrunta barbulo[1] (Psilopogon flavifrons) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn. Tiu ĉi estas endemia loĝanto kaj reproduktanto en la suda duono de Srilanko, kie ĝi loĝas en subtropikaj kaj tropikaj humidaj arbaroj, malsekejoj, plantejoj kaj kamparaj ĝardenoj ĝis alteco de 2 000 m.[2]

Tiu ĉi specio estas mezgranda barbulo 21 cm longa. Kiel aliaj barbuloj, ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas ĉefe tre verdajn korpon kaj flugilojn, kun skvameca aspekto en la brusto. Ili havas bluajn vizaĝon kaj gorĝon kaj flavan kronon (de kie venas la nomo kaj en la latina scienca nomo kaj en diversaj lingvoj, krom Esperanto), krom la bridajn harecplumojn ĉirkaŭ la fortika beko, propraj de la tuta genro. La subvosto estas blueca. Ĝi manĝas berojn, fruktojn kaj foje insektojn. Ĝi nestas en arbotruo, kie ĝi demetas 2–3 ovojn.[3]

La voĉo estas longdaŭra kaŭ-kaŭ-kaŭ-kaŭ.

En kulturo

[redakti | redakti fonton]

La Flavfrunta barbulo aperas sur srilanka poŝtmarko de 5 rupioj.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ornitologia taksonomio
  2. ↑ BirdLife International (2016). “Psilopogon flavifrons”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22681625A92914908.en. Alirita 19a de Novembro 2021..
  3. ↑ Short, L. L.. (2020) “Yellow-fronted Barbet (Psilopogon flavifrons)”, del Hoyo, J.: Handbook of the Birds of the World and BirdLife International Illustrated Checklist of the Birds of the World 7: Jacamars to Woodpeckers. Barcelona, Spain and Cambridge, UK: Lynx Edicions and BirdLife International. doi:10.2173/bow.yefbar1.01.
  4. ↑ Birds on stamps: Sri Lanka.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]