Franz Passow
| Franz Passow | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de septembro 1786 en Ludwigslust |
| Morto | 11-an de marto 1833 (46-jaraĝa) en Vroclavo |
| Lingvoj | germana • latina • greka |
| Ŝtataneco | Meklenburgo-Schwerin |
| Familio | |
| Frat(in)o | Karl Friedrich Passow |
| Infanoj | Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Okupo | |
| Okupo | leksikografo klasika filologo lingvisto universitata instruisto |
| Verkoj | Handwörterbuch der griechischen Sprache |
Franz PASSOW (naskiĝinta la 20-an de septembro 1786 en Ludwigslust, mortinta la 11-an de marto 1833 en Vroclavo) estis germana filologo klasika kaj leksikografo. Lia filo Wilhelm Arthur fariĝis ankaŭ lernejestro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En 1802 Passow estadis en Gotha ĉe Gymnasium illustre instruate i.a. de Friedrich Jacobs. Post studoj ekde 1804 en Leipzig ĉe G. Hermann li iĝis en 1807 instruisto ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro, en 1810 viclernejestro ĉe Conradinum en Jankowo Gdańskie apud Gdansko, kaj en 1815 profesoro ĉe la Universitato de Vroclavo.
Lia ĉefverko estis la vortaro »Handwörterbuch der griechischen Sprache« (iam prilaboro de la schneider-a vortaro, Leipzig 1819-1824, 2 volumoj; kvina eldono de Valentin Rost kaj Palm 1841-1857; posta de Crönert, Göttingen 1901). Krome li eldonis la jenaĵojn: »Die Küsse des Johannes Sekundus« (latine kaj germane, Leipzig 1807 kaj 1877), Persius (volumo 1, Leipzig 1809), Musäos (helene kaj germane, Leipzig 1810), Longos (helene kaj germane, Leipzig 1811), Tacitus »Germania« (Vroclavo 1817), »Corpus scriptorum eroticorum Graecorum« (i.a. pri Parthenios kaj Xenophon Ephesios, Leipzig 1824–33, 2 volumoj), »Dionysii orbis terrarum descriptio« (Leipzig 1825), »Nonni Panop. metaphrasis« (Leipzig 1834) kaj verkis: »Grundzüge der griechischen und römischen Literatur- und Kunstgeschichte« (Berlino 1816, eldono dua 1829), »Die Lehre vom Zeitmaß der griechischen Sprache« (Leipzig 1820, eldono dua 1827).
Dum la t.n. Vroclava gimnastikista kverelo (Breslauer Turnfehde) li iĝis antaŭenpuŝanto de gimnastikado per la verko »Turnziel, Turnfreunden und Turnfeinden« (Vroclavo 1818). Kolekton pri liaj verkoj »Opuscula academica« kolektitis Bach (Leipzig. 1835), »Vermischte Schriften« la filo W.A. Passow (Leipzig. 1843).
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Passow" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 15, Leipzig 1908, p. 488-489

