Saltu al enhavo

Garth Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garth Williams
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1912 (1912-04-16)
en Nov-Jorko
Morto 8-an de majo 1996 (1996-05-08) (84-jaraĝa)
en Guanajuato
Tombo Aspen Grove Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Kolegio de Arto Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo bildliteraturisto • ilustristo • artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Stuart Little ❦
Charlotte's Web ❦
Eta Domo en la Prerio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
v • d • r

Garth WILLIAMS aŭ per plena nomo Garth Montgomery Williams (n. la 16-an de aprilo 1912 en Nov-Jorko, m. la 8-an de majo 1996 en Guanajuato [gŭanaĥŭato], esperantigite Gvanaĥŭato, federacia subŝtato de Meksiko) estis usona artisto kiu atingis eminentecon en la nordamerika postmilita epoko kiel ilustristo de porinfanaj libroj. Multaj el la libroj, kiujn li ilustris, fariĝis klasikaĵoj de la usona infana literaturo.[1]

Ekzemple en la libroj Stuart Little kaj Charlotte's Web de la porinfana verkisto Elwyn Brooks White, liaj desegnaĵoj fariĝis neapartigeblaj de kiel infanoj kaj iliaj gepatroj kaj edukistoj pensas pri tiuj rakontoj.

Citaĵo
„ La laboro de Williams apartenas al la sama klaso kiel la desegnaĵoj de John Tenniel por Alico en Mirlando, aŭ la ilustraĵoj de Ernest Shepard por Winnie-la-Pu. ”
— recenzo Classics: The Rabbits Wedding by Garth Williams (Klasikaĵoj: La Geedziĝo de Kunikloj de Garth Williams) de julio 2009, arkivigita en aprilo 2019
Image
parto de varba afiŝo "Ni legu pli multe" de li okaze de semajno pri legado en novembro 1955

Liaj amikemaj, felaj bebaj bestoj vivigis dekduon da infanliboj el la serio "Etaj Oraj Libroj" (Little Golden Books).

Kiam li mortis en majo 1996, la usona gazeto The New York Times skribis, "Li kredis ke libroj donitaj, aŭ legitaj, al infanoj povas havi profundan influon! Tial, li diris, li uzis siajn ilustraĵojn por provi «veki ion gravan ... humuron, respondecon, respekton al aliaj, intereson pri la tuta mondo!»'"[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]