Glover Morrill Allen
| Glover Morrill Allen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Glover Morrill Allen | |||||
| Naskiĝo | 8-an de februaro 1879 en Walpole | ||||
| Morto | 14-an de februaro 1942 (63-jaraĝa) en Kembriĝo | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato Harvard | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | zoologo • botanika kolektisto • ornitologo • biologo | ||||
| Laborkampo | zoologio vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Glover Morrill ALLEN (8a de Februaro, 1879 – 14a de Februaro, 1942) estis usona zoologo kaj ornitologo.[1]
Naskiĝinta en Walpole, Kantono Cheshire, Nov-Hampŝiro, kiel filo de Nathaniel Glover Allen kaj Harriet Ann (Schouler) Allen, li studis en Harvard College de la Universitato Harvard. Estante ankoraŭ studento, Allen publikigis The Birds of Massachusetts kaj A List of the Birds of New Hampshire.[1] Gradigita en 1901, li estis nomumita bibliotekisto de la Boston Society of Natural History. Li ricevis A.M. el Harvard en 1903 kaj en 1904, la doktorecon el Harvard.[2] El 1924, li instruis pri zoologio en Harvard kaj tenis primamulan postenon Curator of Mammals en la Muzeo de Kompara Zoologio.
Li vaste vojaĝis: al Mez- kaj Sudameriko, al Orient- kaj Okcidenta Afriko, al la rivero Nilo, al la Belga Kongo kiel membro de la okpersona Medicina Afrika Ekspedicio de Harvard (1926–1927),[3] kaj al Aŭstralio kiel membro de la sespersona Aŭstralia Ekspedicio de Harvard (1931–1932), kune kun sia studento, Ralph Nicholson Ellis.[4]
Inter liaj publikaĵoj estas jenaj: Bats: Biology, Behavior and Folklore (1939), grava tiama enkonduko al vespertoj,[5][6] Checklist of African Mammals, kaj Mammals of China and Mongolia. Li estis elektita membro de la Usona Societo de Mamalogoj en 1915,[7] kaj prezidanto de la Usona Societo de Mamalogoj el 1927 ĝis 1929.[8]
Allen estas memorata en la sciencaj nomoj de du specioj de lacertoj: Adolfus alleni kaj Bachia alleni.[9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Winsor Marrett Tyler (1943). “In Memoriam: Glover Morrill Allen”, The Auk 60 (2), p. 163–168. doi:10.2307/4079641.
- ↑ “Allen, Glover Merrill [sic]”, Encyclopaedia Britannica.
- ↑ Strong, et al. The African Republic of Liberia and the Belgian Congo: Based on the Observations Made and Material Collected during the Harvard African Expedition, 1926–1927. Harvard University Press, 1930.
- ↑ Ralph Ellis archives, 1898–1972 http://etext.ku.edu/view?docId=ksrlead/ksrl.sc.ellisralpharchives.xml Arkivigite je 2019-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Theodore Fleming, A Bat Man in the Tropics (University of California Press, 2003), p. 83.
- ↑ Donna J. Howell, "Plant-loving Bats, Bat-loving Plants", Natural History 85:2 (Feb. 1975), p. 54.
- ↑ Book of Members, 1780–2010: Chapter A. American Academy of Arts and Sciences. Alirita 15a de Aprilo 2011 .
- ↑ Biographies of ASM Presidents, American Society of Mammalogists
- ↑ Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. (ISBN 978-1-4214-0135-5). ("Allen, G.M.", p. 5).

