Saltu al enhavo

Golfo de Kadizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Kadizo
Image
golfo, situo de Reto Natura 2000 [+]
Koordinatoj36° 47′ 0″ N, 7° 14′ 0″ U (mapo)36.783333333333-7.2333333333333Koordinatoj: 36° 47′ 0″ N, 7° 14′ 0″ U (mapo)

Larĝo360 km (224 mi)
Profundo100 km (62 mi)

Golfo de Kadizo (Andaluzio)
Golfo de Kadizo (Andaluzio)
DEC
Image

Golfo de Kadizo (Hispanio)
Golfo de Kadizo (Hispanio)
DEC
Image
Map
Golfo de Kadizo
ImageVikimedia Komunejo:  Gulf of Cádiz [+]
Image
Image
v • d • r
Image
plaĝo ĉe la golfo rekte en la samnoma urbo Kadizo
Image
Mapo de la Golfo de Kadizo.

La golfo de Kadizo aŭ en hispana golfo de Cádiz estas golfo de la Atlantika Oceano en la marbordo de la sudokcidento de la Iberia Duoninsulo, kiu troviĝas inter la Kabo de Sankta Vincento, en Portugalio, kaj la Ĝibraltara Markolo, pro kio ĝiaj akvoj bordas la sudan marbordon de Algarve, de la provinco Onubo kaj la atlantikan marbordon de la provinco Kadizo.

Ene de la Golfo de Kadizo estas la pli malgranda Kadiza golfeto aŭ en hispana Bahia de Cádiz.

La plej gravaj riveroj kiuj elfluas en la golfon, de okcidento orienten, estas la jenaj:

Image
la apudmarborda duoninsulo Flecha del Rompido ("sago de la fiulo")

En ĝi estas diversaj gravaj areoj kun diferencaj ekonomifontoj: en Algarve turismo, ĉe Onubo industrio kaj agrikulturo, el tie al Kadizo turismo kaj fiŝkaptado, en Kadizo industrio kaj sude denove turismo kaj agrikulturo. En fiŝkaptado estas diversaj maraj specioj de komerca intereso, ĝis 314, inter kiuj salikokoj, konkoj, chirla, anĉovoj, salmetoj, acedia kaj tinuso.[1] Tinuso ĉefe gravas, kaj ekonomie kaj kulture, ĉar ĝi postulas specifajn teknikojn de fiŝkaptado kiaj estas almadraba.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ A. M. Arias, M. de la Torre, M. I. Fijo (CSIC). «BASE DE DATOS TERMINOLÓGICOS Y DE IDENTIFICACIÓN DE ESPECIES PESQUERAS DE LAS COSTAS DE CÁDIZ Y HUELVA». Konsultita la 20an de Aŭgusto 2016.