Gražina Opulskienė
| Gražina Opulskienė | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-a de decembro 1958 en Mažeikiai, nordokcidente de Litovio |
| Lingvoj | Esperanto |
| Nacieco | litova |
| Ŝtataneco | Litovio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
| Esperanto | |
| Esperantistiĝis en | 1992 |
Gražina OPULSKIENĖ (naskiĝis la 1-an de decembro 1958 en urbo Mažeikiai, nordokcidenta parto de Litovio) litova esperantistino, estis bibliotekistino en la gimnazia biblioteko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gražina Opulskienė naskiĝis en urbo Mažeikiai, la 1-an de decembro, 1958, fraŭlina familia nomo estis Pileckytė. La maturatestaton ŝi ricevis en 1976 kaj tuj eklaboris en elektroteknika fabriko. En 1977 ŝi komencis vesperajn studojn en Politeknika lernejo kiun finis en 1981 ricevinte la diplomon de teknikisto-teknologo pri la prilaboro de metaloj per tranĉado. En fabriko ŝi laboris ĝis 1992. Ekde 1994 ĝis 2022 ŝi laboris en Mažeikių gimnazio de Merkelis Raĉkauskas. G. Opulskienė estis instruistino de Esperanto, bibliotekistino kaj ordiĝis la lernejan arkivon. Ekde septembro 2022 estas emerita. Familio En 1978 ŝi edziniĝis al Kęstutis Opulskis. Al familio naskiĝis la filo Arvydas (1980) kaj la filino Ilona (1981).
Esperantista agado
[redakti | redakti fonton]G.Opulskienė partoprenis kurson de Esperanto en vintro 1989-1990, sed vere esperantiĝis en 1992. Ekde 1992 ŝi estas membro de Sennacieca Asocio Tutmonda kaj ekde 1997 fariĝis la perantino por Litovio. Ekde 1994 ŝi ekinstruis Esperanton kiel ne devigan kurson en Mažeikių gimnazio de Merkelis Raĉkauskas kaj tie laboris ĝis pensiiĝo. En 1999 ŝi diplomiĝis kiel Cseh-instruistino ĉe Internacia Esperanto Instituto (IEI) Ekde 2000 ŝi estas dumviva membro de ILEI. Ekde 1998 ŝi estas en la estraro de Litova Esperanto Asocio. Gražina instruis kaj prelegis en multaj esperantaj aranĝoj en Litovio kaj en eksterlando. Tempo de tempo ŝi kunlaboras kun Esperanta gazetaro sendante raportojn pri diversaj aranĝoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Artikolo pri Grazina Opulskienė
- Konatiĝu kun Gražina Opulskienė
- Gražina Opulskienė: ne dankinde, sed kisinde (litove)

