Henri Harpignies



Henri-Joseph HARPIGNIES (naskiĝis la 28-an de junio 1819 en Valenciennes – mortis la 28-an de aŭgusto 1916 en Saint-Privé, departemento Yonne) estis franca pentristo, pejzaĝisto kaj ĝenropentristo, de la skolo de Barbizon.
Li komencis labori kun fortaj koloroj kaj estis aparte influita de Camille Corot. La artisteco de Harpignie tiel ilustras la novan orientiĝon en franca pejzaĝpentraĵo meze de la 19-a jarcento.
Henri Harpignies ĉefe pentris pejzaĝojn per oleo kaj akvareloj. Li pentris vidojn de Bourbonnais, Nivernais, kaj Auvergne. Li ankaŭ kreis ornamajn murpentraĵojn por la Opéra Garnier en 1870. Li estis talenta grafikisto kaj ludis violonĉelon. Liaj verkoj estas vaste montrataj en eŭropaj kaj usonaj galerioj, inkluzive de la Musée d'Orsay kaj la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- La kanalo de Briare (Luaro)
- La granda arbo
- Mueleja kanalo
- Vido de rivero
- Kremo
- Arbara enirejo
- La lago
- Lavtago

