Saltu al enhavo

Herbert F. Höveler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbert F. Höveler
Image
Persona informo
Aliaj nomoj Ĉefeĉ
Naskiĝo 3-an de februaro 1859 (1859-02-03)
en Papenburg, Image Reĝlando Hanovro
Morto 1-an de septembro 1918 (1918-09-01) (59-jaraĝa)
Mortokialo pulma gangreno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto • germana
Ŝtataneco Germanio
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1904–)
tradukisto
ĥemiisto
metalurgo
bankisto Redakti la valoron en Wikidata
Image
Image
v • d • r

Herbert F. HÖVELER (pseŭdonimo: E. Ĉefeĉ, laŭ la angla prononco de la literoj H. F. H., naskiĝis la 3-an de februaro 1859 en Papenburg (Reĝlando Hanovro, Germanio), mortis la 1-an de septembro 1918) estis germana industria ĥemiisto kaj metalurgo, membro de la Lingva Komitato ekde 1908 kaj de la Akademio de Esperanto ekde 1912.

Höveler esperantistiĝis en 1904. Li elpensis la propagandajn "ŝlosilojn", miniaturformatajn informilojn pri Esperanto kun konciza gramatiko kaj vortaretoj. La unua (en angla lingvo) aperis en 1905, verkita kunlabore kun Edward Alfred Millidge. Jam en 1912 ili aperis en 18 lingvoj; ankaŭ diverslingvaj "Tutoj" (ŝlosilo en pli granda formo): preskaŭ ĉio je propra elspezo. Höveler fondis je propra financa respondeco Internacian Propagandejon Esperantistan por daŭrigi tiun laboron. Li iniciatis la sistemon de transpagiloj por internaciaj monpagoj kaj la Ĉekbankon Esperantistan. Li fondis grupojn en Londono, Funchal (Madejro), Sicilio (Italio) kaj en Palestino. Höveler malavare subtenis la movadon tutmonde. Li estis vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio (BEA).

Verkoj kaj eldonaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kio povas okazi, se oni donacas surprize.
  • Tutmonda Anekdotaro, kaj aliajn tradukaĵojn el la germana literaturo.
  • La Elparolado de Esperanto k.a.

Inter la jaroj 1906 kaj 1913 Hoveler eldonis kelkajn lingvistikajn studojn:

  • "Pri la elparolado de la vokaloj” (1907),
  • "La signifo kaj la uzo de prepozicioj" (1910),
  • Pluaj argumentoj por pruvi ke la teorio : « La radikoj en Esperanto havas gramatikan karakteron » kontraŭstaras la intencojn de la Fundamento. (1911)
  • "La Elementoj kaj la Vortfarado en Esperanto” (1911 - 1913), en 3 volumoj.

Li aktive kunlaboris en la revuoj Tra La Mondo kaj Esperanta Evoluo kaj dum tri jaroj eldonis la bultenon La Propagandisto (1910 - 1912). [1]

Pri La Elementoj kaj la Vortfarado en Esperanto.

Citaĵo
„ Dum la lasta tempo niaj plej kleraj samideanoj detale pristudis la plagiaton Idon kaj provis ĝian malsuperecon rilate al Esperanto. Tion faris Kolowrat en la broŝuro : Faut-il reformer l'Esperanto? kaj Antido en la Construction logique des mots en Esperanto. Laŭ tiu senco ankaŭ laboris Frato Izidoro, verkante la artikolon Io por gramatiko, aperintan en la du lastaj numeroj de BE.

Jen nun Ĉefeĉ, la konata « ŝlosilisto », kiu siavice eniras « la koron de la demando ». Li konstatas,ke ĉion,kion Ido posedas kiel meriton, ĝi ne ŝuldas al la plibonigo (?), sed al tio, kio restas ankoraŭ en ĝi de la genia kreaĵo de Zamenhof; persone li konsideras Esperanton ne nur kiel praktike taŭga,sed ankaŭ teorie perfekta. Por li, nek fideleco, nek unueco estas motivo por daŭrigi « la fosadon de la sulko ». Cetere li opinias, ke se plibonigoj estas eblaj, certe ilia kampo ne estas trovata tie, kie ĝin serĉas la aŭtoroj de Ido. La metodo uzata de Ĉefeĉ estas la jena. Li intersekve analizas la plenan strukturon de Esperanto : ĝiajn elementojn, ĝian vortfaradon, gramatikon kaj sintakson kaj li racie pravigas la tutan Zamenhofan sistemon. En notoj, presitaj malsupre de la paĝoj, li faras komparon kun la rilatantaj Idaĵoj, kies evidentan mankon de logikeco li pruvas.

La libro de Ĉefeĉ bezonas esti tralegata, retralegata kaj mature pripensata. Pro manko de loko, kaj precipe pro manko de tempo mi tre bedaŭras, ke ne estas eble al mi plidetale konigi la viglan pledadon, pri kiu mi nur sukcesis doni nesufiĉan ideon. La esperantistoj trovos en la libro de Ĉefeĉ nerefuteblajn argumentojn por silentigi tiujn, kiuj volas krei ion, kio ekzistas, aŭ plibonigi ion, kio estas bona. ”
— Belga Esperantisto n031 (maj 1911)
Citaĵo
„ S-ro Ĉefeĉ estas unu el la teoriistoj, kiuj plej objektive kaj internacie, kaj samtempe plej laŭfundamente, konsideras la Esperantan lingvon. Efektive, multaj lingvistoj, malgraŭvole influatigas de sia nacia lingvo kaj ne povas sin plene liberigi el nacilingvaj antaŭjugoj.

Se ni esploros sub la lerta direkto de S-ro Ĉ. la U. V., ni rimarkos, ke oni povas dividi gian materialon en du partoj 1e la vortoj memstaraj, kiuj valoras per si mem, eĉ sen aldono de ia finigo nek sufikso (artikolo, pronomoj, nombroj, prepozicioj, konjunkcioj, adverboj, partikloj kaj interjekcioj): t. e. proksimume 150 vortoj. 2e radikoj, kiuj per si mem ne estas vortoj ; ili estas nur «bazideoj», kaj farigas vortoj nur post almeto de minimumaj finigoj : o, a, i, e, kiuj igas ilin substantivoj, adjektivoj, verboj, adverboj.
Antaŭ tiu vortigado, ĉiuj tiuj radikoj devas esti konsiderataj (laŭ mia opinio) kiel naŭtralaj kaj eĉ abstraktaj, "En Esperanto ĉiuj radikoj nepre devas egalvalori pro la sistemeco kaj logikeco kiujn oni povas postuli por lingvo artefarita internacia (p. 20)". Kial do S-ro Ĉ. dividas la radikojn en konkretaj kaj abstraktaj ?
Plej ofte en niaj lingvoj la neutralaj primitivaj radikoj fariĝis vortoj gramatike enklasigitaj. Tamen ne ĉiam : ekzemple en la Angla lingvo multaj radikoj estas indiferente nomoj, adjektivoj, adverboj, verboj... (house, man, hand, k. t. p., p. 23)
Por Franco la ideoj clef (ŝlosilo), pelle (ŝovelilo), verrou (riglilo) sin prezentas sub substantiva vesto ; tamen, p por Germano, tiuj ideoj portas verban veston. Pro tio mi opinias, ke la klasigo de S-ro Ĉ., kvankam pli liberdona ol tiu de S-ro A., tamen ne estas sufiĉe neŭtrala. Nur la U. V. kaj la Fundamento estas pravaj en tiu ĉi punkto kiel en multaj aliaj, tial ke ili trudas al neniu ian nacian pensmanieron.
Ju pli mi pripensas Esperanton kaj legas la pripensojn de aliaj teoriemuloj, des pli mi konvinkiĝas, ke nia lingvo estas samtempe teoria kaj praktika, aprioria kaj aposterioria, filozofia kaj natura, analiza kaj sinteza, aglutina kaj kunlleksia, gramatika kaj sengramatika, k. t. p. Esperanto estas tiel internacie kaj neutrale elpensita lingvo, ke gi sajnas aparteni al ĉiuj lingvaj sistemoj kaj adeptigas al ĉiuj senpartiaj teorioj.
Per la memstareco kaj sendependeco de la elementoj Zamenhof atingis tiun rezultaton. La radikoj (mi ne diras: la vortoj) ne dependas de ia vortara klasigo. La verbo ne « guvernas » la komplementon kaj ĉiuj verboj estas neŭtralaj ; la rilatoj de la komplementoj kun la verbo estas mon ­trataj per generala (n, kaj, je) aŭ per speciala propozicio. Ĉiuj radikoj estas egalvaloraj en la vortaro, ĝiuj vortoj estas sendependaj en la propozicio, ĉiu propozicio estas sendependa en la frazo ; neniam ĉefa propozicio influas la verbon de alia propozicio ; ne ekzistas « dependantaj » propozicioj. La konjunkcioj kaj interrilataj verboj ludas inter la propozicioj la saman rolon kiel la prepozicioj inter la vortoj. La prepozicioj ne influas la kazon, la konjunkcioj ne influas la modon.
Jen miaj ideoj kiuj ne ĉiudetale akordigas kun tiuj de S-ro Ĉefeĉ. Tamen ili ne estas malproksimaj.
Pri la stilo tre bone d iras S-ro Ĉ. (kaj en tiu punkto li renkontigas kun Kabe, Antido, k. a.) ; « ĉar stilo estas arto, la lerteco en la eketado de la nebezonate konigas la stilartiston, kiu parole kaj skribe precizigas la radikojn nur se klareco tion ordonas (p. 21). »

Nun, meritplena leginto, se vi deziras ripozigi vian kapon kaj heligi vian mallumigitan cerbon, tuj prenu vian « Fundamentan Krestomation » kaj relegu la «« Plenan gramatikon de Esperanto » (p. 254-255). ”
— Esperanto, n100, 5 maj. 1911

Pri Pluaj argumentoj.

Citaĵo
„ — Tre interesa broŝureto enhavanta en dek paĝoj bone pripensitajn argumentojn por pruvi la tezon de la verkisto. ”
— Belga Esperantisto n040 (feb 1912)
Citaĵo
„ Ke Esperanto fortike vivas, tion oni ne pli povas nei, ol ke vivas la homo. Ke ambaŭ tute facile kaj nature funkcias, estas ja evidente por ĉiu rigardanto. Kaj por tute oportune funkcii kiel homo, oni ne bezonas scii, ĝuste kiel kaj kial oni tiel ĝoje kaj vivoplene funkcias. Same, estas multe da homoj, kiuj, absolute nekapablaj klere argumenti al vi pri la esenca karaktero de la Esperantaj radikoj, tamen sukcesas per ili tre bele esprimi siajn pensojn. Sed komencu per subtila analizado klarigi al ili, kiel la “logiko” postulas, ke ili formu siajn vortojn kaj frazojn, kaj jen la vivo jam forflugas! Via gaja babilinto ekbalbutas en konfuzo, silentiĝas lia ĝoja kanto... Tiun liberecon de konstruo, kiun D-ro Zamenhof en la Fundamento genie lasis al ĉiu pri la vortigo de la radikoj, — libereco, de kiu dependas ĝia mirinda facileco por ĉiuj nacioj — tion kelkaj intelektuloj apriorie volis forpreni. Laŭ siaj premisoj ili ja faris logikan sistemon, sed tion farante ili senvivigis la eksperimentatan korpon. La belan kaj liberan kanton, kiun ili tiel malestimis kaj forlasis, tiun la “fideluloj,” “obstinaĉe” preferinte pensi kaj vort- konstrui kaj paroli senĝene kaj nature laŭ sia propra maniero, sukcesis daŭrigi kaj pli kaj pli dissonigi tra la mondo. Ne al tiu fidela popolo parolas S-ro Ĉefeĉ. Ĝi daŭrigos paroladi Esperanton bele kaj ĝuste tute sen bezono de subtila rezonado, per la simpla homa prudento kaj natura funkciado de sia cerbo. Ne, li parolas al tiuj kelketaj tro kleraj lingvistikuloj, kiuj pli ŝatas la abstraktan teorion, ol la konkretan praktikon. Kontraŭ tiaj homoj celas la libro — kaj al ili ni ĝin tutaprobe rekomendas !—kiel simplan averton, ke oni ne estu delogata per iaj belŝajnaj argumentoj al sistemoj, kiuj, volante ekkapti la ombraĵon de la “logikeco,” forlasas la substancon de la vivo mem. ”
— Z. La Brita Esperantisto - Numero 090, Junio (1912)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ 1997: LeV [ps.]. «Ŝlosiloj al la ponto inter popoloj» Arkivigite je 2020-09-22 per la retarkivo Wayback Machine. En: Monato, 18-a jaro 1997, n-ro 10 (okt.), p. 18.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • 1997: LeV. Ŝlosiloj al la ponto inter popoloj. En: Monato 18a jaro 1997, n-ro 10 (okt.), p. 18
  • 1917: Nekrologiaj [tiel] notoj. En: Oficiala Gazeto Esperantista 7a jaro 1917, n-ro 7/8 (73-74), p. 135

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.