ISO 10646
| ISO 10646 | ||
|---|---|---|
| normo de ISO normo de IEC | ||
| koda skribsignaro | ||
| Antaŭe | ISO/IEC 646 • ISO 8859 • ISO/IEC 2022 vd | |
La internacia normo ISO/IEC 10646, Universala Signokodo (Unikodo) difinas signokodon por praktike ĉiuj konataj skribsistemoj. La normo estas evoluigata kunlabore kun la Konsorcio Unikodo. La du organizaĵoj (ISO kaj la Konsorcio) publikigas siajn normojn, kiuj difinas unu saman signokodon, tamen diferencas en la akompanaj krommaterialoj kaj eldona ritmo.
Signaro, kodita signaro, signokodo
[redakti | redakti fonton]Angle la unua versio de la normo estis titolita:
- ISO/IEC 10646, Information technology — Universal Character Set (UCS),
kie pro la konfuzo propra al la angla termino, Character Set signifis ne ‹signaro›, sed ‹signokodo›. Kaj tial la responda siglo estis UCS. Sekve de kritiko de tiu konfuzo, en postaj versioj de la normo aperis precizigo: Coded Character Set (t.e. «kodita signaro» — aŭ, pli ĝuste, «aro da koditaj signoj»), kio estas akceptebla parafrazo de la termino ‹signaro›:
- ISO/IEC 10646, Information technology — Universal Coded Character Set (UCS)[1].
Tamen la siglo ne ricevis la atendendan kroman C (UCCS) kaj restis la konfuza «UCS».
Same okazis pri la franca titolo (ankaŭ la franca estas oficiala lingvo de ISO):
- ISO/CEI 10646, intitulée Technologies de l'information — Jeu universel de caractères codés (JUC),
t.e. « Universala sortimento da signoj koditaj » — la siglo restis «JUC», ne ŝanĝiĝis al «JUCC».
En Esperanto ne necesas tia parafrazo, kaj preferindas traduki laŭ la celata senco: «Universala Signokodo».
Uzo de la nomo
[redakti | redakti fonton]Ekz‑e en la tiparaj nomoj laŭ la normo Fenestra Sistemo X:
-misc-fixed-medium-r-normal--15-140-75-75-c-90-iso10646-1
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tiele almenaŭ de post 2010: Draft, Final Committee. (2010) ISO/IEC International Standard ISO/IEC 10646, 2‑a eldono, p. 8.

