Saltu al enhavo

Impotenteco

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erekta misfunkcio (EM), ankaŭ nomata impotenteco [1], estas formo de seksa misfunkcio ĉe viroj karakterizita per la persista aŭ ripetiĝanta nekapablo atingi aŭ konservi penisan erekton kun sufiĉa rigideco kaj daŭro por kontentiga seksa agado. Ĝi estas la plej ofta seksa problemo ĉe viroj kaj povas kaŭzi psikologian suferon pro sia efiko sur membildo kaj seksaj rilatoj. La termino erekta misfunkcio ne ampleksas aliajn erekt-rilatajn malsanojn, kiel ekzemple priapismo.

La ĉefa simptomo estas la nekapablo atingi erekton. La malfacilaĵoj ne estas unuecaj: iuj havas partan erekton kaj iuj havas plenan erekton, iuj erektoj permesas penetron kaj atingi orgasmon kaj iuj ne, ekzistas kazoj en kiuj erekto aperas nur en certaj situacioj (ekzemple, dum masturbado aŭ kiam la viro vekiĝas matene kun sia peniso erekta) sed ne en aliaj situacioj (ekzemple, dum sekskuniĝo kun partnero).

La plimulto de kazoj de EM estas atribuitaj al fizikaj riskfaktoroj kaj prognozaj faktoroj. Ĉi tiuj faktoroj povas esti klasifikitaj kiel angiaj, neŭrologiaj, lokaj penisaj, hormonaj kaj medikament-induktitaj. Rimarkindaj prognoziloj de EM inkluzivas maljuniĝon, kardiovaskulan malsanon, diabeton, altan sangopremon, obezecon, nenormalajn lipidnivelojn en la sango, hipogonadismon, fumadon, deprimon (depresion) kaj medikamentuzon. Proksimume 10% de kazoj estas ligitaj al psikosociaj faktoroj, ampleksante kondiĉojn kiel depresio, streso kaj problemoj en rilatoj. [2] EM estas raportita ĉe 18% de viroj en aĝo de 50 ĝis 59 jaroj, kaj 37% ĉe viroj en aĝo de 70 ĝis 75 jaroj. [2]

Traktado de EM ampleksas traktadon de la subestaj kaŭzoj, vivstilŝanĝon kaj traktadon de psikosociaj problemoj. [3] En multaj kazoj, oni uzas medikament-bazitajn terapiojn, specife PDE5-inhibiciilojn kiel ekzemple sildenafilo. [4] Ĉi tiuj drogoj funkcias per dilatado de sangaj vaskuloj, faciligante pliigitan sangofluon en la spongecan histon de la peniso, analoge al pli larĝa malfermo de valvo por plibonigi akvofluon en fajrohoso. Malpli ofte uzataj kuracadoj ampleksas prostaglandinajn buletojn enigitajn en la uretron, la injekton de glatmuskolaj malstreĉigiloj kaj vazodilatiloj rekte en la penison, penisajn enplantaĵojn, la uzon de penispumpiloj kaj angian kirurgion.[3][4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Difino de PIV: "impotent/a Z (pp viro) Ne kapabla plenumi koiton: David estis impotenta, kiam li prenis Abiŝagon en sian liton; la impotenteco estas motivo por eksedziĝo."
  2. 1 2 Rosen, RC. (2023) “Epidemiology and etiologies of male sexual dysfunction”, UpToDate, Post, TW, Waltham, MA: UpToDate.
  3. 1 2 Chowdhury SH, Cozma AI, Chowdhury JH. Erectile Dysfunction. Essentials for the Canadian Medical Licensing Exam: Review and Prep for MCCQE Part I. 2nd edition. Wolters Kluwer. Hong Kong. 2017.
  4. 1 2 Vardi M, Nini A (January 2007). "Phosphodiesterase inhibitors for erectile dysfunction in patients with diabetes mellitus". The Cochrane Database of Systematic Reviews. 2009 (1) CD002187. doi:10.1002/14651858.CD002187.pub3. PMC 6718223. PMID 17253475.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]