Kaŭkaza raso
Aspekto
Pending
La termino kaŭkaza raso (aŭ kaŭkazida, eŭropeca respektive eŭropida) estas historia antropologia koncepto grupigi laŭ ĝeneralaj korpaj trajtoj multajn aŭ ĉiujn etnajn populaciojn de Eŭropo, Okcidenta Azio, Norda Afriko kaj en partoj de la Korno de Afriko, Centra Azio kaj Suda Azio. Historie, la termino uziĝis por priskribi multajn popolojn el tiuj regionoj, sen nepra atento pri haŭta koloro.
Tiaj rasaj tipologioj estas kritikataj kaj plejparte kontraŭataj fare de modernaj antropologoj pro pluraj kialoj, aparte post la ekesto de molekula antropologio.