Kalibrocirkelo
Aspekto


Kalibrocirkelo, ankaŭ nomata mezurcirkelo, estas formo de cirkelo kun du pintaj finaĵoj. En la navigado ĝi estas uzata por mezuri distancojn sur mapoj. Tial ĝi apartenas en la marveturado je la navigada ilaro. En metiaj profesioj, la kalibrocirkelo estas uzata, kiam precizaj mezuradoj devas esti transdonitaj al laborpecoj, ekzemple en ĉarpentado, tornado, ŝtonmetado, ŝtonskulptaĵo kaj metalo. Speciala formo de la kalibrocirkelo estas la kurba cirkelo, per kiu oni mezuras la dimensiojn de elstaraj partoj.
En la ludo petanko oni uzas la kalibrocirkelo, kiam la distanco inter du ludgloboj kaj la celglobo estas tiel malgranda, ke ĝi ne povas esti mezurita per mezurbendo aŭ faldebla mezurilo.