Saltu al enhavo

Kontraŭjudismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontraŭjudismo
Image
aktiveco
ideologio
religia maltoleremo
sentimento
doktrino Redakti la valoron en Wikidata
Image
Image
v • d • r

Kontraŭjudismo estas kontraŭado al judoj kaj judismo. Kontraŭjudismo estas tre proksima al, aŭ eĉ identa al, antisemitismo, kiu ankaŭ estas kontraŭado al judoj.[1] Kelkfoje oni provas diferencigi la du terminojn (ekz-e ke kontraŭjudismo kontraŭas la judan religion, kaj antisemitismo la judan rason), sed en praktiko oni ofte uzas ilin sinonime.

Okazoj de kontraŭjudismo povas esti religia, kultura aŭ politika maltoleremo, diskriminacio, persekutoj, rasismo, pogromoj, ĝis la plej terura kontraŭjuda okazaĵo en la historio, la popolekstermado nomata holokaŭsto, t.e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj fare de la nazia diktaturo en la 1940-aj jaroj.

Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antisemitismo.

Laŭ David Nirenberg en sia libro Kontraŭjudismo: La okcidenta tradicio, judoj (kaj judismo) estas por okcidentanoj "konsistiga aliulo". Tio celas diri, ke anoj de la okcidentaj civilizoj uzas judojn por konstrui siajn proprajn identecajn konceptojn. Per "okcidentanoj" li celas ne nur kristanojn sed ankaŭ islamanojn, antikvajn egiptojn kaj romianojn, kaj eĉ hodiaŭajn klerismanojn, marksistojn, anarkiistojn, ktp. Liaopinie, temas pri iuspeca projekcio: idealigo de la kristana, islama aŭ (pli moderne) klerisma civilizo, kune kun malidealigo de la juda religio. Kontraŭjudistoj, laŭ Nirenberg, traktas problemojn en la propraj civilizoj kiel juda influo, ekz. la tiel nomata "fariseismo" aŭ la trakto, en la kontraŭreligia polemiko de Miĥail Bakunin, de kristanismo kiel evoluinta judismo kaj de ateismo kiel eĉ pli evoluinta, eĉ pli civilizeca.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Kutime oni atribuas al la hamburgano Wilhelm Marr (819-1904) la inventon de la termino antisemitismo, kaj fakte li mem estis deklarita rasisto kaj antisemito.