Saltu al enhavo

Koriyama

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Korijama)
Koriyama
Image
Image
Image
FlagoBlazono
kerna urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
guberniogubernio Fukuŝimo

Koordinatoj37° 24′ N, 140° 22′ O (mapo)37.4003140.3597Koordinatoj: 37° 24′ N, 140° 22′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo757,2 km² (75 720 ha) [+]
Areo757,2 km² (75 720 ha) [+]
Loĝantaro327 040 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Koriyama (Japanio)
Koriyama (Japanio)
DEC
Image

ImageVikimedia Komunejo:  Koriyama, Fukushima [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Image
Image
v • d • r

Koriyama (per la el esperanta perspektivo fremdlingva transliterigo Hepburn, plene Koriyama-shi, japane 郡山市, prononco [Korijama-ŝi]) estas urbego, signifa komerca centro en Japanio. Ĝi situas sur la ĉefa insulo Honŝuo, en la administra regiono Tohoku kaj en la gubernio Fukuŝimo.

Image
Urbodomo en Korijama

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2023 la urba municipo havis populacion de 321 938, laŭ japana kvalifiko la urbo estas Kerna Urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbo situas laŭ ambaŭ bordoj de rivero. Gubernia sidejo Fukuŝima troviĝas 42, Ivaki 58, Sendajo 106, ĉefurbo Tokio 197, Akita 258 kilometrojn aere laŭ .

Koriyama originis kiel regiona registara centro en la Epoko de Nara. Baldaŭ ĝi estis komerca centro, kiun kastelo defendis. En la modernaj tempoj la loko prosperis kiel poŝta stacio, ankaŭ trafika centro. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo, tiutempe la municipo evoluis pro la agrikulturo kaj loka industrio. Tiun lastan la relativa abundo de akvoenergio helpis. Korijama atingis la urbostatuson en 1924. Dum la 1930-aj jaroj la urbo estis konata centro por produktado de militaj ekipaĵoj, tial dum la mondmilito Usono trifoje bombardis ĝin. Intertempe la geografia amplekso signife grandiĝis pro aneksado de najbaraj komunumoj en 1924, poste en 1954 kaj 1964. En 1997 Koriyama iĝis Kerna Urbo kun pliigita loka aŭtonomio. Pro granda sismo en 2011 multaj rifuĝis al la urbo, ĉar ĉi tie ne okazis damaĝoj.

Motoro de la ekonomio en Koriyama estas la komercado.

Image
Universitato en Korijama

Enurbe 5 universitatoj funkcias.

Koriyama estas grava transportnabo kun pluraj fervojaj linioj kaj rapidvojoj. Ekzemple Ŝinkansena linio Tohoku, Hokutosej kaj Kasiopeo haltas en la urbego.

Image
Stacidomo en Korijama

La urbego situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 12 °C kaj varias inter 8-17 °C. La jarpluvo averaĝas 1216 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte julie, iom malpli ofte inter decembro-februaro.

Bildoj pri Korijama
Image
Strata trafiko
Image
Vendejoj
Image
Vendejego
Image
Hotelo
Image
Muzeo
Image
Kultura centro
Image
Biblioteko
Image
Templo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

En Korijama naskiĝis esperantisto Oojama Tokiŭo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]