Saltu al enhavo

Kvarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvarko
Image
speco de kvantuma partiklo Redakti la valoron en Wikidata
elementa fermiono • elektre neneŭtra partiklo
Poste mezono • dikvarko vd
Image
Image
v • d • r

Kvarkoj estas 6 partikloj, el kiuj hadronoj estas konstruitaj. Ili formas strukturnivelon de materio. Neŭtrono kaj protono estas formitaj de la kvarko de la unua generacio (d-kvarko kaj u-kvarko). Dua kaj tria generaciaj kvarkoj (la 4 aliaj) estas pli pezaj, formas malstabilajn partiklojn kaj disfaliĝas en unua-generaciajn kvarkojn.

Ĉiuj kvarkoj havas spinon ½, kaj rilate elektran ŝargon, kelkaj kvarkoj havas 1/3 kaj aliaj 2/3 (se −1 estas la ŝargo de elektrono). Kvarkoj estas influataj de forto nomata kolorforto, studata en la Kvantuma kromodinamiko.

En 1964 la fizikistoj Murray Gell-Mann kaj George Zweig, sendepende unu de la alia, elpensis modelon kiu klarigas la hadronojn, bazite sur partikloj, kiujn Gell-Mann nomis "kvarkoj". Komence temis pri nur tri specoj de kvarkoj, nomataj tri "gustoj" far la fizikistoj, sed nun estas ses specoj de "gustoj" (vidu ĉi-malsupre). En la modelo de kvarkoj, mezonoj estas komprenataj kiel konsistantaj el kombino de kvarko kaj kontraŭkvarko, dum barionoj estas komprenataj kiel konsistantaj el kombino de tri kvarkoj de diferaj kolorŝargoj.

Image

Laŭdire Gell-Mann kreis la nomon "kvarko" laŭ frazo el la verko Finnegans Wake de James Joyce (three quarks for Muster Mark).

Specoj de kvarkoj kaj iliaj kombinoj

[redakti | redakti fonton]

Kvarkoj havas du proprecojn nomatajn gusto kaj kolorŝargo, kaj laŭ tiuj proprecoj ekzistas kvarkoj en ses variantoj laŭ gusto kaj en 3 variantoj laŭ kolorŝargo.

Specoj de kvarkoj laŭ gusto

[redakti | redakti fonton]

U-kvarko aŭ "supra"; d-kvarko aŭ "suba"; s-kvarko aŭ "stranga"; c-kvarko aŭ "ĉarma"; b-kvarko aŭ "bela"; kaj t-kvarko aŭ "vera" (iam nomita "timida", ĉar ĝi estis la lasta eltrovita kvarko).

Elektraj ŝargoj kaj masoj de kvarkoj

[redakti | redakti fonton]
Kvarko Elektra ŝargo

Unuo = protona ŝargo (e)

Maso
u + 2/3 inter 1,5 kaj 4 MeV/c2
d − 1/3 inter 4 kaj 8 MeV/c2
c + 2/3 inter 1,15 kaj 1,35 GeV/c2
s − 1/3 inter 80 kaj 130 MeV/c2
t + 2/3 inter 174,3 ± 5,1 GeV/c2
b − 1/3 inter 4,1 kaj 4,4 GeV/c2

Specoj de kvarkoj laŭ kolorŝargo

[redakti | redakti fonton]

"Ruĝa", "verda" kaj "blua".

Neŭtrono estas bariono de kvarka formulo "udd" (tio estas: konsistanta el unu u-kvarko plus du d-kvarkoj, kaj protono estas bariono de kvarka formulo "uud" (tio estas: konsistanta el du u-kvarkoj plus unu d-kvarko; kaj simile por aliaj barionoj, ĉiu estas triopo de kvarkoj: Ekzemple, bariono Σ+ havas kvarkan formulon "uus" (du u-kvarkoj plus unu s-kvarko); bariono Σ− havas kvarkan formulon "dds" (du d-kvarkoj plus unu s-kvarko); mezono K+ konsistas el unu u-kvarko plus unu anti-s-kvarko); mezono K− konsistas el unu anti-u-kvarko plus unu s-kvarko), kaj tiel plu.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]