Saltu al enhavo

La Paz (Meksiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
La Paz
Image
loĝlokoj de Meksiko
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23000–23099
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 250 141  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 24° 9′ N, 110° 18′ U (mapo)24.148611111111-110.30666666667Koordinatoj: 24° 9′ N, 110° 18′ U (mapo) [+]
Alto 31 m [+]
La Paz (Meksiko)
La Paz (Meksiko)
DEC
Image
Lokigo de Meksiko en mondo
Situo de La Paz

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo La Paz, Baja California Sur [+]
Image
Image
v • d • r

La Paz estas urbego, ankaŭ marhaveno, sidejo de La Paz (Baja California Sur) en Suda Malsupra Kalifornio en Meksiko. La loknomo signifas: La Paco.

Image
La haveno

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 La Paz havis loĝantaron de 250 141. Ĉirkaŭ 1980 la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), poste ĝi konstante kreskiĝas.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La Paz situas sur Kalifornia Duoninsulo ĉe la Kalifornia Golfo en alteco inter 0-27 m 210 kilometrojn sude de Ciudad Constitución, 202 kilometrojn norde de municipo Los Cabos. La urbego estas unu el la tri ŝtataj ĉefurboj de Meksiko, kiuj situas ĉe la marbordo.


La urbo estis fondita en 1525.

La ekoturismo estas sendube la plej grava fonto de turismaj enspezoj en La Paz. Turistoj ankaŭ vizitas la plaĝojn. Estas ĉirkaŭ 900 insuloj kaj insuletoj en la Kalifornia Golfo, el kiuj 244 nun estas sub protekto de UNESKO kiel Mondaj Heredaĵoj. Industrioj inkluzivas arĝentan minadon, agrikulturon, fiŝkaptadon kaj perlojn.

La Paz havas plurajn universitatojn, altlernejojn, institutojn. Ili reprezentas la altnivelan edukon.

La plej grava trafika ligilo estas la internacia flughaveno, krome la haveno havas pramservojn, surtere ekzistas aŭtovojo.

La urbego havas subtropikan varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 18-32 °C. La averaĝa jara pluvokvanto estas 186 mm. En ĉiuj monatoj pluvas teorie, sed inter marto-junio praktike ne pluvas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • precipe katolikaj preĝejoj
  • muzeoj
  • plaĝoj
Bildoj pri La Paz
Image
Marborda vojo
Image
Katedralo
Image
Ŝipoj en la haveno
Image
Teatro
Image
Muzeo
Image
Kultura centro

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans