Saltu al enhavo

Lambelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Ruĝa lambelo en blazono

Lambelo en arkitekturo estas orta modluro, kiu enkadrigas la suprajn ornamojn de aperturo, kaj en heraldiko estas figuro, lokita en la supro de la ŝildo, ofte uzata kiel brisuro de la duenaskitaj heredantoj.[1]

Laŭ Francisko Azorín lambelo estas Strio, kiu rektangule enkadrigas la suprajn ornamojn de aperturo. Heraldike, horizontala stri kun pendantaĵoj uzata kiel brisuro.[2] Li indikas etimologion el la latina labellum, el labrum (lipo, bordo, marĝeno).[3] Do ambaŭ apartigitaj signifoj koincidas en ambaŭ fontoj.

Heraldiko

[redakti | redakti fonton]
Image
Standardo de la Princo de Kimrujo
Image
Dinastio Lankastroj
Image
Dinastio Anĵuo-Sicilio
Image
Urbo Zweibrücken
Image
Urbo Stolberg (Rejnlando)

Lambelo en blazono ofte signifas filon aŭ pli junan fraton.

Jen kelkaj blazonoj kun lambelo.

  1. ↑ NPIV Alirita la 31an de Decembro 2017.
  2. ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 125.
  3. ↑ Azorín, samloke.