Lew Wallace
Lewis „Lew“ WALLACE (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1827 en Brookville/ indiania Kantono Franklin, mortinta la 15-an de februaro 1905 en Crawfordsville/ indiania kantono Montgomery) estis usona advokato, generalo, politikisto kaj verkisto. Li famiĝis per la romano Ben Hur.
Agadoj neverkistaj
[redakti | redakti fonton]Estante filo de David Wallace, vica guberniestro de Indiano, li frekventis la lernejon Wabash Preparatory School kaj studis jursciencojn. Je la eksplodo de la Meksik-usona milito li estis leŭtenanto en infanteriregimento povante eviti rektajn bataladojn. En 1849 li gajnis la advokatan deĵorpermeson kaj jaron poste li aliĝis al la framasonisma loĝio Fountain Lodge No. 60, en Covington.[1][2] En 1856 Wallace fariĝis senatoro je Indiao.

Dum la Usona Enlanda Milito li oficiris je Unia armeo kaj promociiĝis je generalmajoreco. En 1864 li komandis la trupojn dum la batalo de ĉe Monocacy-rivero por defendi Vaŝingtonon kontraŭ la atakoj de generalo Jubal Early.[3] Post la milito, Wallace apartenis al la armetribunalo kondamnonte la atencintojn de prezidanto Abraham Lincoln. Retiriĝis li el la armeo en la 1865-a jaro.
Inter 1878 kaj 1881 Wallace estis guberniestro de la nuna Nov-meksikaj teritorioj: tiam estis lia tasko repacigi la landon post la brutala kaj subaĉetiĝema regado de Samuel Beach Axtell. Krome, Wallace partoprenis la jurajn esplorojn kontraŭ la konata ribelo Billy the Kid. Ĝis 1885, Wallace estis ambasadoro de Usono en Konstantinopolo.
Verkista graveco
[redakti | redakti fonton]La unuan novelon li verkis kiel oficisto en 1840.[4] Post interparolo kun nekredema kaj primokema staboficiro, Wallace decidis intersiĝi pri kristanismo. El tio fruktis la furorlibro en 1880 publikigita Ben Hur kaj persona firma kredo je Jesuo Kristo. Ĉi libro fariĝis modela por historiaj romanoj kaj plurfoje filmigitis, i.a. en 1959 kun ĉefrolulo Charlton Heston. La aliaj libroj de li suferis forgeson.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- The Fair God; or, The Last of the 'Tzins: A Tale of the Conquest of Mexico (Boston: James R. Osgood and Company), 1873
- Commodus: An Historical Play (Crawfordsville, IN: memeldono), 1877
- Ben Hur (New York: Harper & Brothers), 1880
- The Boyhood of Christ (New York: Harper & Brothers), 1888
- Life of Gen. Ben Harrison (kune aperis kun Life of Hon. Levi P. Morton, fare de George Alfred Townsend), (Cleveland: N. G. Hamilton & Co., Publishers), 1888
- Life of Gen. Ben Harrison (Philadelphia: Hubbard Brothers, Publishers), 1888
- Life and Public Services of Hon. Benjamin Harrison, President of the U.S. With a Concise Biographical Sketch of Hon. Whitelaw Reid, Ex-Minister to France by Murat Halstad (Philadelphia: Edgewood Publishing Co.), 1892
- The Prince of India; or, Why Constantinople Fell (New York: Harper & Brothers Publishers), du volumoj, 1893
- The Wooing of Malkatoon and Commodus (New York: Harper and Brothers Publishers), 1898
- Lew Wallace: An Autobiography (New York: Harper & Brothers Publishers), du volumoj, 1906
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Krešimir Matijević: "Nicht nur ein Wagenrennen! Zur Rezeption römischer Geschichte in den Ben-Hur-Verfilmungen und der Romanvorlage von Lew Wallace" - ĉe: Rainer Wiegels (eld.): Verschlungene Pfade. Neuzeitliche Wege zur Antike (=Osnabrücker Forschungen zu Altertum und Antike-Rezeption, 16), Marie Leidorf, Rahden 2011, ISBN 978-3-89646-737-9, p. 217–238
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- General Lew-Wallace-muzeo (en Crawfordsville)
- Wallace-arkivo
- Ray Boomhower: "Lewis (Lew) Wallace" - ĉe: Encyclopedia of Indianapolis, 1994
- Vikifontaro
- verkoj ĉe gutenberg.org
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ John Hamill et al.: A Celebration of the Craft. JG Press 1998, ISBN 1-57215-267-2
- ↑ Eugen Lennhoff (k.a.): Internationales Freimaurerlexikon, prilaborita eldono de la 1932-a versio, Munkeno 2003, ISBN 3-7766-2161-3.
- ↑ "Battle of Monocacy" - ĉe: civilwar.org
- ↑ "I would rather write another work than to be rich" - literaturista superrigardo cxe ben-hur.com

