Saltu al enhavo

Liberecanaj Pensoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liberecanaj Pensoj
Liberecanaj Pensoj
Liberecanaj Pensoj
Aŭtorodiversaj
Eldonjaro1999
UrboBeauville
EldonintoSAT
Image
v • d • r

Liberecanaj Pensoj estas duvoluma kompendio de 17 tekstoj fare de diversaj aŭtoroj, eldonita de SAT en 1999. La unua volumo enhavas la sep unuajn tekstojn, dum la dua, la dek lastajn. Escepte de la tekstoj n-ro 11, 15 kaj 16, kiuj tiam ne estis aperintaj broŝurforme, la ceteraj tekstoj estas relanĉo de elĉerpitaj eldonoj. Plimulte de la aŭtoroj estas famaj anarkiistaj aktivuloj el diversaj landoj aŭ literature famaj verkistoj. Aldone enestas la kompendion citaĵoj, tradukoj de poemeroj, kompletigaj mallongaj tekstoj kaj ilustraĵoj. Fine de la dua volumo troviĝas listo de aliaj liberecanaj tekstoj legeblaj en Esperanto kaj la precipaj adresoj, al kiuj sin turni sur la tiukampa Esperanto-agado.

1-a volumo

[redakti | redakti fonton]
Teksto n-roTitoloAŭtoroTradukintoUnua eldonintoAperdato
1La liberecana penso, 1DiversajLiberecana Frakcio de SATLa Juna Penso1969
2Liberecanaj vivkonceptoj pri socio-organizadoFontauraLiberecana Frakcio de SATLF de SAT1970
3Imaga dialogo Marks/BakuninMaurice CranstonD.C.SAT-Broŝurservo1982
4Revolucia registaro kaj aliaj tekstojPjotr KropotkinKriboLa Juna Penso1976
5Piramido de l' tiranismoFerdinand Domela NieuwenhuisD.J.Internacia Socia Revuo1913
6Anarkio kaj organizo kaj aliaj tekstojEriko MalatestaKriboLa Juna Penso1973
7Durruti, simbolo de la hispana revolucioParioKriboLJP1974

2-a volumo

[redakti | redakti fonton]
Teksto n-roTitoloAŭtoroTradukintoUnua eldonintoAperdato
8La liberecana penso, 2DiversajD.C., KriboCitaĵoj el Liberecana Ligilo1971-1974
9Memvola servutoÉtienne de La BoétieLiberecana Frakcio de SATkdo ROL1968
10La homa animo sub socialismoOscar WildeKris LongLa Juna Penso1978
11Internacia Laborista AsocioRezolucioj de St. Imier, StatutoLF de SATSAT-Broŝurservo, CNT1990, 1996
12La parlamentisma iluzioCharles-Ange LaisantF.B.G.Paco-Libereco1910?
13En anarkiista socio, kiel kondutos la individuo?Jean GraveKriboLJP1972
14Francisko Ferrer (Francisko Ferrer, Antaŭ ...90 jaroj, La pledo por Ferrer)A. Lorulot, A. Caubel, F. Galceran FerrerKribo, Societo Libera PensoSocieto Libera Penso1909
15La anarkiistojSébastien FaureM.T.Liberecana Ligilo1973
16Pripensoj pri anarkiismoMaurice FayolleD.C.Liberecana Ligilo1973
17Durruti, simbolo de la hispana revolucioEduardo VivancosLF de SATVolonté Anarchiste1987

Eksteraj Ligiloj

[redakti | redakti fonton]