Lingua geral
Lingua geral (portugala kiu laŭvorte signifas "ĝeneraligita lingvo"[1]) estas la komuna nomo por du kontaktlingvaĵoj, kiuj funkciis kiel lingvafrankao en la sudamerikaj kolonioj de Hispanio kaj Portugalio, ĉefe en kolonia Brazilo de 1500 ĝis 1758.
Lingua geral estis kreita de katolikaj jezuitoj surbaze de la lokaj hindaj lingvoj de la tupi-gvaraniaj triboj, kun signifaj latinidaj kaj, poste, afrikaj leksikaj pruntoj. Kiam portugalaj kolonianoj alvenis en Brazilo en la 16-a jarcento, ili renkontis indiĝenajn popolojn, kiuj parolis multajn malsamajn lingvojn kaj komencis enkonduki slavojn el Afriko. Klopodoj krei efikan komunikadon kondukis al la kreado de lingvoj kun elementoj el la tupia, portugala kaj afrikaj lingvoj.
Língua geral formiĝis el la historia evoluo de la antikva tupia lingvo. Ĝi konsistis el du branĉoj: la norda língua geral (ankaŭ nomata amazona língua geral) kaj la suda Língua geral (ankaŭ nomata paŭlista língua geral). La norda língua geral donis originon en la 19-a jarcento al la nheengatu, kiu ankoraŭ estas parolata hodiaŭ en la supra regiono de la rivero Rio Negro, en la limregiono inter Brazilo, Venezuelo kaj Kolombio.
La lingvo estis uzata en jezuitaj misioj en Brazilo kaj de fruaj koloniigistoj, afrikdevenaj sklavoj, kaj diversaj indiĝenaj grupoj inter la fino de la 17-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento. Kiam la jezuitoj estis forpelitaj el Brazilo meze de la 18-a jarcento kaj la registaro pli ekemfazis la portugalan, la lingvo komencis malkreski. Interna migrado kaj lingvaj politikoj en Brazilo ankaŭ kaŭzis malkreskon. La amazonia variaĵo de la lingvo (nengatua lingvo) tamen estas uzata ĝis hodiaŭ, kaj estas nomumita la oficiala lingvo de la municipo São Gabriel da Cachoeira sub la nomo nheengatú signifante "bona parolo") .
Nuntempe, lingua geral ne estas vaste uzata pro la asimiliĝo de lokaj hindaj triboj kaj la ĝeneraligita uzo de norma eŭropa lingvo (hispana kaj/aŭ portugala). Kvankam la língua geral estas nuntempe konsiderata formortinta, tamen kelkaj indiĝenaj triboj de Amazonio (inter 10 000 ĝis 30 000 parolantoj) daŭre uzas ĉi tiun lingvon (la nheengatu) kiu ankoraŭ estas parolata hodiaŭ en la supra regiono de la rivero Rio Negro, en la limregiono inter Brazilo, Kolombio kaj Venezuelo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Rohter, Larry. Language Born of Colonialism Thrives Again in Amazon, The New York Times, la 28-an de aŭgusto 2005.