Saltu al enhavo

Malfermitkoda licenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En komputiko, malfermitkoda licenco estas speco de licenco por komputila programaro kaj aliaj produktoj, kiu permesas al uzantoj uzi, modifi aŭ kundividi la fontkodon, dezajnon aŭ koncepton laŭ difinitaj kondiĉoj[1][2]. Malfermitkoda licenco permesas al finuzantoj kaj komercaj kompanioj revizii kaj modifi la fontkodon, dezajnon aŭ koncepton por sia propra uzo. Programaro licencita kiel malfermitkodo estas kutime havebla senpage, kvankam tio ne ĉiam okazas. Licencoj, kiuj permesas sole nekomercan distribuadon aŭ modifon de la fontkodo por persona uzo, ĝenerale ne estas konsiderataj malfermitkodaj licencoj. Tamen, eĉ malfermitkodaj licencoj povas havi iujn limigojn, precipe rilate al esprimado de respekto por la originoj de la programaro, kiel ekzemple postuli, ke la nomo de la aŭtoro kaj kopirajta averto estu konservataj en la fontkodo aŭ postuli, ke la licencita programaro estu redistribuata sole sub la sama licenco (kiel en rajtoceda licenco). Unu aro de popularaj licencoj por malfermitkoda programaro estas aprobita de la Open Source Initiative (OSI) surbaze de ilia Open Source Definition (OSD).

La Fondumo por Libera Programaro havas siajn proprajn kriteriojn por taksi ĉu licenco kvalifikiĝas kiel libera programaro aŭ ne. Laŭ la interpreto de tiu fondumo (en: Free Software Foundation), la kriterioj por malfermitkoda licenco fokusiĝas pri la haveblo de fontkodo kaj la kapablo modifi kaj kunhavigi ĝin, dum la liberprogramara licenco fokusiĝas pri la libereco de la uzanto uzi, ŝanĝi kaj kunhavigi la programon[3].

Ankaŭ ekzistas kundividitaj kodaj permesiloj, kiuj estas iom similaj al malfermitkodaj licencoj kiel ekzemple la Reciproka Permesilo de Mikrosofto (MS-RL). Ili estas uzataj ĉefe de Mikrosofto kaj povas varii de ekstreme striktaj ĝis licencoj kompareblaj al libera malfermitkoda programaro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (en) Brief Definition of Open Source Licenses [online]. Open Source Initiative [cit. 2013-04-25]. Dostupné online.
  2. ↑ (en) POPP, Dr. Karl Michael. Best Practices for commercial use of open source software. Norderstedt, Germany: Books on Demand, 2015. ISBN 978-3738619096.
  3. ↑ (en) "Relationship between the Free Software movement and Open Source movement Arkivigite je 2021-03-27 per la retarkivo Wayback Machine",  Free Software Foundation, Inc

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(en) What Is Open Source Software Licensing?, Coursera (9/12/2025)