Malhela bubuko
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Ninox obscura (Hume, 1872) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Malhela bubuko (Ninox obscura), konata ankaŭ kiel Bubuko de Hume, estas specio de strigo en la familio Strigedoj. Ĉi tiu specio estas parto de la pli granda grupo de strigoj konataj kiel tipaj strigoj, Strigedoj, kiu enhavas la plej multajn speciojn de strigoj. La alia grupo estas la Turstrigoj, Titonedoj. Ĝi estas specio de strigo loĝanta reproduktulo endemia de la insuloj Andamanoj, Barato. Iliaj naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj. Ĝi iĝas rara pro habitatoperdo. Temas pri strigo kun tre malhelbrunaj supraj partoj (pri kio temas la specia epiteto obscura) kaj pli ruĝecbruna brusto kaj ventro. Piedoj kaj okuloj estas flavaj; la beko malhelgriza.
Alternativa ordinara nomo Bubuko de Hume estas omaĝa referenco al la brita ornitologo Allan Octavian Hume, kiu agadis en Hindio.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Olson, Storrs L. (1985): IX.C. Strigiformes. En: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eld.): Avian Biology 8: 129–132. Academic Press, New York.
- Grimmett, Richard. (1999) Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton, N.J.: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-04910-6.


