Saltu al enhavo

Maria Legio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Legio
emblemo
Image
laikomovado
katolika organizaĵo
internacia asocio de kredantoj Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1921 vd
Sidejo Dublino
Fondintoj Frank Duff vd
Retejo Oficiala retejo
Image
Image
v • d • r
Image
preparita altaro, okaze de kunvenoj de lokaj estroj de la Maria Legio

Maria Legio (irlande An Léigiún Muire; latine Legio Mariae) estas en Irlando fondita laika organizaĵo romkatolika. Ĝin estigis Frank Duff kun inaj laikoj en Dublino en septembro 1921. De 1929 rajtis ani ankaŭ viroj. Komenco estas simplaj helpoj surstrataj ekz. por ĉiesulinoj kaj senhejmuloj.

Papa rekomendo (de Pio la 11-a) en 1931 por tia novstila laika engaĝiĝo ekflorigis la tuton. Post Irlando estiĝis grupoj aliloke: de 1928 en Skotlando kaj Anglujo, de 1931 en Hindujo kaj Usono. En 1933 estiĝis la unua reto en Afriko, ĉefe danke al Edel Mary Quinn. De 1937 la de supre benita laboro povis eki eĉ en Ĥinujo.[1] De 1940 la eŭropa kontinento sekvis: ekz. en 1944 Germanujo (danke al Hilde Firtel), en 1949 Aŭstrujo (danke al Friedrich Wessely).[2] Suda Ameriko ekgastigis la organizaĵon en 1953, danke al Alfie Lambe. Hodiaŭ ĝi aktivis en la tuta mondo, kun pli ol 2 milionoj da membroj aktivaj (kaj ĉ. 10 milionoj da pasivaj subtenantoj). Sian benon ĉefpontifikan donis Pio la 12-a (1953), Johano la 23-a (1960), Paŭlo la 6-a (1965) kaj Johano Paŭlo la 2-a (1982).

Aneco permesatas al ĉiuj baptitaj katolikoj. Post vizito ĉe loka estraro eblis provi membrecon por la daŭro de tri monatoj. Tiam oni ankaŭ legu la societan manlibron[3] kaj aŭskultu raportojn de jamaj neprovizoraj membroj. Fine eblis fari solenan promeson pri daŭra movadana preteco. De tiam oni estos membro:

  • aŭ aktiva (legiano), kun publika karitata laboro;
  • aŭ preĝanta (helplegiano), kun ĉiutaga preĝo de la rozario.

Plusajn spiritajn verkojn plenumis la pretoranoj (ĉiutagaj mesfrekvento kaj recito de la rozario kaj de la breviero), respektive la adjutoroj (meso plus breviero).

La plej rekta organizaĵo nomiĝas prezidio havante propran nomon aludantan al la Dipatrino; ĝi povas estiĝi nur post oficiala aprobo de la respondeca episkopo. Ĝi renkontiĝas ĉiusemajne. La superaj organizaĵoj nomiĝas latinlingve curia, comitium, regia kaj senatus. La ĉefsidejo Concilium Legionis troviĝas Dubline.

Oficiala simbolo de la Maria Legio estas la batalanta flago Vexillum Legionis. Spiritan gvidadon por la legianoj liveras ankaŭ sankta Louis-Marie Grignion de Montfort. La sindono al la legia laboro montru al la tuta mondo la amon de Dio; la helpatoj estu konsiderataj Kristo mem.

Kelkaj agadoj eĉ havas latinan nomon:

  • exploratio dominicalis: dimanĉa sinprezento de iu prezidio, normale en kaj kun fremda paroĥo;
  • incola Mariae: volontula laboro dum pluraj monatoj en fremda lando;
  • peregrinatio pro Christo (PPC): dusemajna laboro fare de aktivulo, en fremda lando kaj dum la forpermeso;
  • acies: ĉefa festo legia, ĉ. la 25-a de marto, kun solena novigo de la iam donitaj promesoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Anna Coreth: Frank Duff und die Legion Mariens. Katholische Akademie, Wien 1982.
  • Frank Duff: Wie man die Welt erobert. Geschichte der Legio Mariae. Bernina, Klosterneuburg bei Wien 1955.
  • Frank Duff: Der Geist der Legion Mariens. 2. Auflage. Freiburg i.B. 1960.
  • Hilde Firtel: Ein Leben für Christus. Frank Duff und die Legion Mariens. EOS, St. Ottilien 1983, ISBN 3-88096-156-5.
  • Léon-Joseph Suenens: Theologie des Apostolates. Das Legionsversprechen im Lichte der katholischen Lehre. Rohr, Freiburg i.Br. 1952.
  • Friedrich Wessely: Geist und Leben der Legion Mariens. Dua eldono, Salterrae, Maria Roggendorf 1991.
  • Friedrich Wessely: Wagnis für Gott. Wesen und Wirksamkeit der Legion Mariens. Tria eldono, Salterrae, Maria Roggendorf 1991.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Post la potencakiro de la komunistoj ne malmultaj tieaj anoj iĝis martiroj.
  2. ↑ En Aŭstrujo en 2020 ekzistis 1.477 legianoj kaj 8.664 helpaj legianoj. Apoganto de la Legio estis ekz. kardinalo Hans Hermann Groër. Kp. "Die Legion Mariens in Österreich" - ĉe Regina Legionis. Zeitschrift der Legion Mariens in Österreich, 3/2020, p. 20.
  3. ↑ Listo de la surretaj enmanlibraj ŝanĝoj - validaj de 2024.