Saltu al enhavo

Matĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matĉo
formo de evento Redakti la valoron en Wikidata
sporta evento • evento
Image
Image
v • d • r

Matĉo aŭ Maĉo (el la angla: match) estas sporta aŭ luda konkurso inter du konkurantoj (ekz.: boksado, teniso, ŝako…) aŭ du teamoj (ekz.: futbalo, rugbeo). Eble la esprimo duelo pli taŭgas. Atentu, ne konfuzu la terminon "maĉo" rilatantan al sporto, kun la termino "maĉo" rilatanta al la maĉado necesa al digesto (ekz. maĉstomako).

Por gajni matĉon oni devas gajni unu aŭ plurajn matĉerojn, kutime nomitaj ludo aŭ ludaro. Tenismatĉo konsistas el du aŭ tri ludaroj. La gajnanto estas tiu, kiu unua gajnas du ludarojn.

Ankaŭ ĉe kartludoj oni parolas pri matĉo: briĝo, turnirbriĝo, rumio, ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]