Melburno
| Melburno | |
| angle Melbourne | |
| urbo | |
Melburno | |
|
|
|
| Oficiala nomo: Melbourne | |
| Lando | |
|---|---|
| Federacia ŝtato | Viktorio |
| Historia regiono | Indiĝenaj aŭstralianoj |
| Konstruaĵoj | Universitato de Melburno, Princina teatro |
| Rivero | Jaro Yarra |
| Situo | Melburno |
| - alteco | 31 m s. m. |
| - koordinatoj | 37° 48′ 49″ S 144° 57′ 47″ O / 37.81361 °S, 144.96306 °O (mapo) |
| Areo | 36,2 km² (3 620 ha) |
| - de metropolo | 8 806,0 km² (880 600 ha) |
| Loĝantaro | 127 742 (2015) |
| - de metropolo | 3 806 092 (2007) |
| Denseco | 3 528,78 loĝ./km² |
| - de metropolo | 432 loĝ./km² |
| Oceano | Hinda Oceano |
| Parkoj | Melburna parko, Zoo de Melburno |
| Estiĝo | 30-a de aŭgusto 1835 |
| Moŝto-Urbestro | Robert Doyle |
| Horzono | AOST (UTC+10) |
| - somera tempo | AOST (UTC+11) |
| Poŝtkodo | |
| Okazejo | Australian Open |
| Retpaĝo: www.melbourne.vic.gov.au | |
![]() | |
Melburno[1] (angle Melbourne [mElbn], en la loka indiĝena lingvo Boonwurrung/Woiwurrung: Narrm aŭ Naarm) estas milionurbo kaj ĉefurbo de la aŭstralia subŝtato Viktorio.
Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 1 705 km² kaj loĝantaron de 3 384 671 (je 1-a de januaro 2005) kaj estas la dua plej granda urbo de Aŭstralio (post Sidnejo). Ĝi situas en la ekstrema sudo de kontinenta Aŭstralio. Pro la marborda situo (ĉe la golfo Port Phillip) ĝia meza alto super maro estas nur 14 metroj.

Historio
[redakti | redakti fonton]Iama malliberulo fondis la urbon. En 1835 la loknomo estis Port Phillip, la loĝantoj estis arestitoj aŭ iamaj arestitoj. En 1851 la urbo iĝis subŝtata ĉefurbo. Tiam alvenis la unuaj familioj, kiuj ne estis arestitaj. Baldaŭe oni trovis oron, sekve multe da homoj alvenis. En 1956 la urbo gastigis la 16-an modernan Someran Olimpikon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Melburno havas varmetajn somerojn kaj malvarmetajn vintrojn, kaj estas konata pro sia ŝanĝema vetero. Vintroj estas nuboplenaj, sekaj, kaj havas malpli da pluvo kompare kun ĉirkaŭaj regionoj. Someroj estas malhumidaj kaj sunaj, kun fojaj mallongaj varm-ondoj.
Melburno ne ofte ricevas vastan nek daŭran pluvon (kiel en aliaj Aŭstraliaj urboj, ekzemple Sidnejo aŭ Brisbano) kaj anstataŭ ricevas precipitaĵon kiel maldaŭraj pluvetoj, kies intenseco tamen varias. Povas hajli, skuali aŭ rapide malvarmiĝi sed ofte ne daŭras longe, revenante al klara vetero ene de minutoj. Ĉi tio povas ripetiĝi multfoje tage kaj donas al Melburno reputacion por havi “kvar sezonoj en unu tago”, frazo kiu estas parto de loka populara kulturo.
Inter la jaroj 2015-2020, la averaĝa maksimuma temperaturo en somero estis 40,3°C, kaj la minimuma estis 9,5°C. La averaĝa maksimuma temperaturo estis 18,5°C kaj la minimuma estis 2,9°C.[2] Kvankam neĝo estas foje vidata ĉe altaĵoj en la periferio de la urbo, oni ne registris ĝin en la urbocentro ekde 1986.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]- ĵurnalo The Age
Konataj lokanoj
[redakti | redakti fonton]- Johnny Logan (1954), naskonome Seán Patrick Michael Sherrard O'Hagan, laŭ familia deveno irlanda kantisto, naskiĝis en la urbeto Frankston en la metropola teritorio Melburno
- Andrew Gaze (1965), korbopiliksto
- Brody Dalle (1979), kantistino
- Holly Valance (1983), aktorino kaj kantistino
- Isabel Lucas (1985), aktorino
- Courtney Barnett (1987), muzikisto
En Melburno mortis:
- hungardevena akvipilkisto György Kutasi
- hungardevena arkeologo Sándor Gallus
- hungardevena literaturhistoriisto László Bodi
- hungardevena filmreĝisoro Gusztáv Mihály Kovács
- hungardevena halterlevisto Győző Veres
- hungardevena skulptisto Andor Mészáros (skulptisto).
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]Esperanto-vivo
[redakti | redakti fonton]En Melburno vivis kaj aktivis interalie la esperantistoj
- Charles William Ballard
- Bernie Heinze
- Arthur Maurice Hyde
- Miranda Lutz
- Lilian M. Pyke
- Roy Robert Rawson
- Frank Reginald Banham
Estas ankaŭ Esperanta societo tie. Laŭ ilia retpaĝo:
- La definitiva manlibro pri gramatiko "Lingvaj Respondoj" haveblas el Melburno Esperanto Asocio, Aŭstralio Esperanto Asocio kaj Universala Esperanto Asocio aŭ el nia retejo.
En Esperanto elsendas la radiostacio Melbourne Ethnic Community Radio.
En Melburno okazos la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) ekde la 3-a ĝis la 10-a de julio 2026.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]
- Federacia Placo
- nubskrapuloj Rialto Towers, Aŭstralio 108 kaj Eŭreka Turo
- muzeo pri sportoj
- stadiono
- reĝa botanika ĝardeno
- urba parko
- kastelo de Rippon Lea
- reĝa ekspoziciejo
- ĝardeno de Carlton
- Juda Holokaŭsta Muzeo de Melburno

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Melburno en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ Klimataj Datumoj Surretaj (Melburna Regiona Oficejo). Buroo pri Meteologio. Arkivita el la originalo je 11 Oktobro 2019. Alirita 27 Junio 2025 .



