Saltu al enhavo

Mikroformatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mikroformato)
mikroformatoj
mikroformatoj
Mikroformatoj
teĥnika normo • semantic annotation format • annotation
Image
Image
v • d • r

Mikroformatoj estas marklingva formato por semantika prinotaĵo de HTML aŭ XHTML. Mikroformataj prinotaĵoj povas facile esti ekstraktataj el retpaĝaroj kaj igas kompreneblaj al pliaj programoj (ekz. al serĉiloj) la signifon de la paĝara enhavo.

La ĝis nun ekzistantaj (X)HTML-normoj permesas minimalajn semantikajn prinotaĵojn per la sekvaj atributoj:

class
klasonomo
rel
(relationship) antaŭen-cela rilato en ankro-elemento (...), priskribo de la cela adreso
rev
(reverse relationship) malantaŭen-cela rilato, do malo de la antaŭen-cela rilato, priskribo de referencanta dokumento

Ĉiu mikroformato estis evoluigita por speciala temaro aŭ sciaro. Tiel ekzistas mikroformatoj por fiksitaj datoj, por kontaktaj informoj kaj por socialaj rilatoj.

Fontoteksto

[redakti | redakti fonton]

Kontaktaj informoj normale en html traktatas kiel simplaj elementoj:

Max Ekzemplulo

Ekzemplofirmao

01234/56789

http://ekzemplo.com/

Ĉi tiu fontoteksto estas etikedita per la mikroformato hCard:

Max Ekzemplulo

Ekzemplofirmao

01234/56789

http://ekzemplo.com/

Ĉi-tie por la nomoj (fn), la organizaĵo (org), la telefonnumero (tel) kaj la interreta adreso (url) estas uzataj specifike difinitaj class-atributoj kaj la tuta bloko estas enmetata kiel class="vcard".

Tiel eblas al softvaro, ekz. foliumila kromprogramo aŭ serĉiloj, elekti informojn kaj transdoni tiujn al aliaj aplikaj programoj kiel ekz. adreslibroj aŭ itinera planigilo.

Disvastigo

[redakti | redakti fonton]

Por la disvastigo la komputistoj Dan Cederholm kaj Tantek Çelik la 20-an de junio 2005 fondis la projekton microformats.org. La impulson donis la entrepreno Technorati, kiu okupiĝas pri la tekniko de serĉiloj kaj ankaŭ funkciigas la serĉilon kitchen.technorati.com por microformats.

Nun ekzistas du foliumilaj kromprogramoj Operator kaj Tail por Mozilla Firefox, sed ankaŭ unu por Konqueror.

Disvastiĝinta mikroformato estas nofollow.

Alternativoj

[redakti | redakti fonton]

RDFa estas simila metodo, ĉe kiu RDF (la el semantika retaro konata Resource Description Framework por la prinotaĵo de iuj ajn resursoj) estas enmetata en (X)HTML-kodon. Por tio do estis iomete etendita la (X)HTML-sintakso. RDFa estas iom pli malfacile skribebla ol mikroformatoj, kompense ĝi estas pli esprimriĉa, ĉar oni ne estas limigita je certaj temaroj, sed povas priskribi per konvenaj ontologioj aĵojn el ĉiuj fakoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Raportado

[redakti | redakti fonton]
• Photrax.com, kolekto de georeferencitaj bildoj kun geo-mikroformatoj (ekz. por Operator Firefox Extension)

Serĉiloj por mikroformatoj

[redakti | redakti fonton]

Tradukfonto

[redakti | redakti fonton]
Image