„Ĉefverko skribita en unu el plej malnovaj kaj samtempe plej ĉarmaj lingvoj de Eŭropo. Bona traduko.”
—1909, El la Antaŭparolo
„La poeto de Maillane meritas esprimon de sincera respekto kaj vera amo. La Esperanta vestaĵo, kiun Mirejo surmetas por la unua fojo ne estas malinda de la aliaj.”
„Okaze de la kvindeka datreveno de la apero de Mireille (Mirejo), estas starigita bronza statuo de Frédéric Mistral sur unu el la publikaj placoj de Arles.
S-roj Paul Champion kaj D-ro Noël, celantaj partopreni en la entuziasma elmontro je l'honoro de la glora provenca poeto, esperantigis la tri unuajn aktojn [tiele, sed fakte: kantojn] de Mireille; kaj tiamaniere konigis al ĉiulandaj esperantistoj ĉefverkon, skribitan en unu el la plej malnovaj, kaj samtempe plej ĉarmaj idiomoj de Eŭropo.
Mi tralegis kun granda intereso la tradukaĵon de S-roj Champion kaj Noël; mi sentis realan plezuron, konatiĝante kun tiu kampareca epopeo, originala, freŝa kaj vivplena, en kiu aperas, per multnombraj kaj pentrindaj epizodoj, la popolaj tradicioj de Provencujo.”