Saltu al enhavo

Nanan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nanan
Image
distrikto de Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 400064
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 197 639  (2020) [+]
Loĝdenso 4 564 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 32′ N, 106° 34′ O (mapo)29.52601106.55985Koordinatoj: 29° 32′ N, 106° 34′ O (mapo) [+]
Areo 262,41 km² (26 241 ha) [+]
Image
Nanan (Ĉinio)
Nanan (Ĉinio)
DEC
Image
Situo de Nanan

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Nan'an District [+]
Image
Image
v • d • r

Nanan, laŭ simpligita ĉina skribo 南岸, pinjine Nán'àn estas distriktonivela milionurbo en Ĉinio, en Ĉongĉingo. La loknomo signifas laŭvorte: "suda bordo".

Image
Piedira strato en Nanan

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Nanan en 2020 estis 1 197 639.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Image
Telfero tra Jangzio

La distriktonivela urbego kovras areon de 262 km² kaj situas en la suda parto de la Siĉuana baseno en la valo de supra parto de la rivero Jangzio. Fulin troviĝas 69, Nejĝjan 168, Ŝanhajo 1435, ĉefurbo Pekino 1459 km aere laŭ .

Image
Unu el la pontoj en Nanan

Nanan estas grava parto de Ĉongĉingo. La regiono ludis gravan rolon dum la Ĉina-Japana Milito, kiam Ĉongĉingo funkciis kiel la ĉefurbo de Naciisma Ĉinio. Ĝi unue estis establita en 1929 kiel administra regiono, kiam ĝi spertis vastiĝojn. Kun seriaj ŝanĝoj en la administraciaj areoj inter 1929 kaj 1950 Nanan ricevis sian nunan nomon en 1955.

La distriktonivela milionurbo havas signifan komercan kaj industrian bazojn, precipe konatan pro siaj malpezaj industrioj kaj subtenaj komercaj servoj.

Image
Eduka Buroo

En tiu areo pluraj universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.

Image
Unu el la stacidomoj

Nanan estas regiona transportcentro servata de pluraj aŭtovojoj, fervojoj, eĉ rivera haveno funkcias. Tra Jangzio pontoj, pramoj funkcias, krome telfero 1166 metrojn longa malfermita en 1987. Enurbe fervojoj, aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

La areo situas en la subtropika musona klimato. Ĝi havas abundajn varmon kaj pluvokvanton, longan senfrostan periodon, malmulte da neĝo kaj glacio, malmulte da vento kaj sunbrilo, altan humidecon, kaj oftan nebulon. La printempo venas frue, la somero estas longa, aŭtuno estas mallonga kaj vintro estas milda. La jara temperaturo averaĝe estas 19 °C, la senfrosta periodo estas 347 tagoj. La jara precipitaĵo estas 1098 milimetroj, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵo. La averaĝaj nebulaj tagoj estas 68.

Image
Katolika preĝejo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • naturaj kaj historiaj turismaj allogaĵoj
  • termofonto
  • amuzparko
  • WikiTrans
Image
Unu el la universitatoj