Saltu al enhavo

Nottingham Forest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nottingham Forest
Image
futbala klubo
Kluba nomo Nottingham Forest Football Club
Fondita 1865
Stadiono City Ground
Kapacito 30 445 2026-2027
Prezidanto (ekde )
Trejnisto Oliver Glasner (ekde 6-a de julio 2026)
Ligo unua angla ligo de futbalo (Premier League)
2025/26 16-a pozicio el 20
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Hejme
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Image
Ekstere
Image
v • d • r

Nottingham Forest (oficiale Nottingham Forest Football Club, kun aldonaĵo "futbalklubo", tial foje esperante kun mallongigo FK) estas futbalklubo en la urbo Nottingham en la angla regiono Orientaj Mezlandoj (angle East Midlands), evidente en Anglio (la urbo daŭre estas la administra centro de la tradicia graflando Nottinghamshire, sed mem ekde 1998 ne plu apartenas al ĝi, sed estas memstara administra unuo). Ĝia unua vira teamo aktuale konkuras en la plej alta anglia ligo de futbalo (Premier League). La kluba nomo aludas al la vasta arbaro de Nottingham komenciĝanta apenaŭ 2 kilometrojn norde de la urbo, kiu precipe konatiĝis per la mezepokaj legendoj pri Robin Hood. Fondita en la jaro 1865, la klubo ekde la jaro 1898 sportas en la stadiono City Ground. La klubo estis tradicia membro de la en 1888 naskita anglia ligo de futbalo The Football League, de kiu en 1992 disbranĉiĝis la ekde tiam pli alta Premier League - al tiu plej alta ligo la unua vira teamo ekde 2022-23 denove apartenas, post foresto ekde 1999.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Image
la kluba stadiono, jen el birda perspektivo
Image
kaj jen pli detale