Saltu al enhavo

Nova Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Svedio
Origina nomo:
Nya Sverige (svede)
Uusi-Ruotsi (finne)
← Usonaj indianoj
← Nova Nederlando
1638 – 1655 Nova Nederlando →

Image

kolonio
Geografio
Mapo de Nova Svedio ĉ. 1650, fare de Amandus Johnson
Mapo de Nova Svedio ĉ. 1650, fare de Amandus Johnson
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Swedish riksdaler
Antaŭaj ŝtatoj:
Usonaj indianojUsonaj indianoj
Nova NederlandoNova Nederlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Nova NederlandoNova Nederlando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
Image
v • d • r
Image
Mapo de Nova Svedio, desegnita inter 1638 kaj 1655.

Nova Svedio (svede Nya Sverige) estis malgranda, nedaŭra sveda kolonio lokita en Nord-Ameriko, ĉe la atlantika oceano, je la elfluejo de la rivero Delavaro. La kolonio estis fondita en marto 1638, kaj estis aneksita de Nederlando en septembro 1655.

La centro de la kolonio estis Fort Christina, kiu situis sur la hodiaŭa teritorio de Wilmington (Delavaro). La kolonio entenis teritoriojn, kiuj nuntempe troviĝas en Delavaro, Nov-Ĵerzejo kaj Pensilvanio. Krom la svedoj ankaŭ enloĝiĝis tien multaj finnaj kaj nederlandaj kolonianoj.

Listo de guberniestroj

[redakti | redakti fonton]

La oficiala loĝejo de la guberniestroj de Nova Svedio estis Fort Christina, escepte de Johan Björnsson Printz, kiu enloĝiĝis en Nova Gotenburgo, svede Nya Göteborg aŭ Nya Gotheborg, ĉe la nuna loĝloko Tinicum borde de la rivero Delavaro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]