Saltu al enhavo

Oksidanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oksidanto
klaso de ĥemiaĵoj laŭ uzo
rolo Redakti la valoron en Wikidata
elektronricevanto • venena substanco • bruliganto
Image
Image
v • d • r

Oksidanto estas – en la plej larĝa senco – materialo, kiu povas akcepti elektronojn (redukto), en mallarĝa senco signifas nur tiujn materialojn kiuj povas fordoni oksigenon, sed tiukaze oni povas paroli pri oksigen-transdonanto. En la unua, larĝa senco, oni nomas la oksidantojn ankaŭ kiel elektron-akceptantoj.

Ekzemplo estas la hidrogena peroksido (ankaŭ oksigena akvo!) kaj ties aduktoj kiel natria perkarbonato, oksigenentenaj anjonoj de trairaj metaloj en la altaj oksidiĝaj statoj kiel permanganato MnO4− (legu kalia permanganato) aŭ diĥromato Cr2O72−, metaljonoj kiel Ce4+, anjonoj de haloida acido kiel bromato BrO3−, aŭ elemento kiel oksigeno, sulfuro, fluoro, kloro, bromo, jodo.

La oksidanto reagas kun reduktantoj en redoksa reakcio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]