Omana strigo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Strix butleri (Hume, 1878) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Omana strigo (Strix butleri) kaj iam Strigo de Hume, estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio, fakte noktula rabobirdo, kiu apartenas al genro Strix, parto de pli granda grupo de noktulaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. Ĝi troviĝas en arbustaraj kaj rokaj areoj de Omano, Irano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[1][2] Ĝi estis malkovrita en 2013.
Post la distinga Omana strigo estis malkovrita, similaspekta strigo estis reklasita el "Strigo de Hume" (Strix butleri) al "Dezerta strigo" (Strix hadorami).
Origina malkovro
[redakti | redakti fonton]La holotipo de Strix butleri estis kolektita de la angla ornitologo kolonelo Edward Arthur Butler. Butler sendis la holotipon al Allan Octavian Hume, kiu priskribis ĝin en 1878, memorigante Butler per la specia epiteto. Hume estis memorata en la ordinara nomo de la specio antaŭ la taksonomia revizio de 2015.[3] Dum la sekva jarcento, similaj strigoj viditaj, aŭditaj kaj kolektitaj en la Proksima Oriento supozeble apartenis al la sama specio, sed en 2015 oni montris, ke tio estas malĝusta.[4]
Remalkovro kaj taksonomia revizio
[redakti | redakti fonton]En 2013, Robb kaj aliaj malkovris antaŭe nekonatan populacion de strigo en Omano, morfologie kaj voĉe malsama el la ĝeneraligita mezorienta specio de strigo konata tiutempe kiel la strigo de Hume, Strix butleri. Ili priskribis ĉi tiun strigon kiel novan specion, donante al ĝi la binomon Strix omanensis kaj la ordinaran nomon Omana strigo. Ĝi estis priskribita nur el fotoj kaj sonregistraĵoj, sen fizika specimeno aŭ genetika provaĵo.[2]
En 2015, analizo de la holotipo de Strix butleri rivelis, ke ĝi estis tre malsama el aliaj specimenoj el la tuta Proksima Oriento supozeble de la sama specio, kaj ke ĝi estis pli simila al la Omana strigo; la aŭtoroj konkludis, ke Strix omanensis estas plej verŝajne sinonimo de Strix butleri, kaj renomis la pli disvastigitan specion Strix hadorami, donante al ĝi la novan ordinaran nomon dezerta arbarstrigo (poste mallongigita al dezerta strigo fare de kelkaj aŭtoroj).[4]
Konservostatuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN listigas Strix omanensis (nun konsiderata sinonimo de Strix butleri) kiel datenmankan. (La taksado de la IUCN por Strix butleri datas de antaŭ taksonomiaj ŝanĝoj, do nun pli ĝuste aplikiĝas al la Dezerta strigo, Strix hadorami).
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Omana strigo havas dukoloran palan kaj malhelgrizan vizaĝon kun oranĝaj okuloj, malhelgrizecbrunajn suprajn partojn, palajn subajn partojn kun longaj, mallarĝaj vertikalaj malhelaj strioj, relative longajn krurojn, striecajn flugilojn kaj striecan voston.[2]
Habitato
[redakti | redakti fonton]La Omana strigo estis observita en altaj rokaj klifoj, sed ne en proksimaj uedoj.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Owl recorded in Oman could be a new species", BBC News, 4a de Oktobro 2013.
- 1 2 3 4 (4a de Oktobro 2013) “A new species of Strix owl from Oman”, Dutch Birding 35 (5), p. 275–310.
- ↑ Beolens, Bo. (2003) Whose Bird? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. London: Christopher Helm, p. 173–174.
- 1 2 (2015) “Multiple lines of evidence confirm that Hume's Owl Strix butleri (A. O. Hume, 1878) is two species, with description of an unnamed species (Aves: Non-Passeriformes: Strigidae)”, Zootaxa 3904 (1), p. 28–50. doi:10.11646/zootaxa.3904.1.2.
- König, Claus; Weick, Friedhelm & Becking, Jan-Hendrik (1999): Owls: A guide to the owls of the world. Yale University Press, New Haven. (ISBN 0-300-07920-6)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


